Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Heine, Heinrich * Wasserfahrt German Arg-415-208 2004-03-13 22:48 Manfred only this add
Ratislavo, Manfredo Malseka veturo Esperanto 2004-03-13 Arg-416-208 | MR-114-1 2004-03-13 22:52 Manfred only this remove
Retzlaff, Manfred Akvoveturo Esperanto 1984 Arg-1367-208 | MR-167-1 2012-11-26 07:56 Manfred only this remove

Heinrich Heine,
Malseka veturo

 

Heinrich Heine,
Akvoveturo

 
translated by Manfredo Ratislavo   translated by Manfred Retzlaff
 
Nombradis ĉiujn ondojn mi,   Ĉe l' masto min apogis mi
ĉe l’ mast’ min apogante.   kaj nombris ĉiun ondon.
Adiaŭ, kara vi patruj’,   "Adiaŭ nun, patrujo vi!1)
Veturas mi mallante.   Mi volas en la mondon."
 
Mi pretervenis ĉe la dom’   Ekbrilis la fenestroj de
De mia karulino;   la karulina domo,
Sed rigardadas vane mi,   rigardis streĉe mi, sed ne
Ne mane svingas ino.   mansvingis iu homo.
 
Vi larmoj, ho, retenu vin,   Vi larmoj, reteniĝu vi,
Ke mi ne eĉ blindiĝu,   por ke mi ne blindiĝu!
Ke ne pro la tro granda ve’   Malsana kor', pro tic ĉi
La kor’ en mi rompiĝu.   doloro ne rompiĝu!
 
Translation of the German poem "Wasserfahrt"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 2004-03-13.

La poemo troviĝas en la poemkolekto
„Libro de la kantoj“, sekcio „Junaĝaj
suferoj – romancoj“, n-ro XIV.
  Translation of the German poem "Wasserfahrt"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 1984.

 
 
    1) aŭ:\\"Adiaŭ, kara vi patri'!