Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Heine, Heinrich * Der Traurige German Arg-410-206 2004-03-12 23:21 Manfred only this add
Ratislavo, Manfredo La malĝojulo Esperanto 1984-01-22 Arg-412-206 | MR-116-1 2004-03-12 23:27 Manfred only this remove

Heinrich Heine,
La malĝojulo

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Ĉiuj sentas en la koro
Veon pro la knabo ĉi;
Ĉar videblas la doloro
Ja sur la vizaĝ’ de li.
 
Aerume malvarmigas
Kompatemaj ventoj lin,
Lin ridete refreŝigas
Kelka rifuzema in’.
 
El sovaĝa urb-bruado
Fuĝas li al la arbar’,
Kie sonas bird-kantado
Kaj susuras la frondar’.
 
Sed la ĝoja kant’ mutiĝas,
Tristas arbo kaj foli’,
Kiam lante proksimiĝas
La malĝoja ulo ĉi.
 
Translation of the German poem "Der
Traurige" by Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 1984-01-22.