Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Belŝacar’ Esperanto 1984-03-30 Arg-408-205 | MR-109-2 2004-03-10 11:49 mgr only this remove
Richard Schulz Belŝacaro Esperanto Arg-409-205 2013-02-26 15:10 Manfred only this add
Heinrich Heine * Belsazar German Arg-407-205 2004-03-06 17:43 Manfred only this add

Heinrich Heine,
Belŝacar’

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Ripozis pace jam Babel’
Dum meza nokto, en malhel’.
 
Nur supre en la reĝkastel’
Vidiĝis flagre torĉa hel’.
 
Kun sia reĝ-korteganar’
Festenis tie Belŝacar’.
 
Jen malplenigante pokalojn kun vin’
De l’ reĝ’ servistaro amuzas sin.
 
Ĝojigis la reĝon de l’ glasoj tintad’
Kaj de la servistoj gajega kriad’.
 
La reĝo ardis pro la vin’,
La vino aŭdacigis lin.
 
Tentate de la aŭdacem’
Li diras vortojn de blasfem’.
 
Senhonte la reĝo gloras sin,
La servistar' aplaŭdas lin.
 
Vokite de l’ fiera reĝ’
Servist’ ekstaras de la seg’,
 
Alportis li multon da ora ilar’
Rabitan for de l’ Javea altar’.
 
Kaj sanktan pokalon per peka man’
Ekkaptis la reĝo, vokante: „Je l’ san’!“
 
Kaj malplenigis li tiun ĉi,
Kun buŝo ŝaŭmanta elvokis li:
 
„Jave’, je eterno mi mokas vin, -
Regant’ de Babelo mi nomas min!“
 
Apenaŭ tion eldiris li,
Ektimon sentis li en si.
 
Mutiĝis la rido en unu moment’,
De l’ morto regis la silent’.
 
Kaj jen! Kaj jen! Sur blanka mur’
de man’ aperis la kontur’;
 
Kaj skribis, kaj skribis sur la mur’
Literojn el fajr’ kaj foriĝis de sur.
 
Genu-tremante sur sia seĝ’
kadavre pala jen sidis la reĝ’.
 
La korteganoj pro terur’
Silente sidis, spiris nur.
 
La magiistoj vokitaj de li
Ne povis klarigi tion ĉi.
 
Murdata estis Belŝacar’
Samnokte de sia servistar’.
 
Translation of the German poem "Belsazar"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 1984-03-30.