Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo En Majo Esperanto 1982-11-14 Arg-403-203 | MR-002-4 2004-04-05 20:37 Manfred only this remove
Hans-Georg Kaiser En admirinde bela maj' Esperanto Arg-431-203 2004-03-24 07:33 Manfred only this remove
Friedrich Pillath En dolĉega Maj' Esperanto Arg-434-203 2015-04-09 15:05 Manfred only this add
Kálmán Kalocsay En la mirida bela Maj' Esperanto Arg-1082-203 2010-05-26 12:08 Manfred only this add
Heinrich Heine * Im Mai German Arg-402-203 2004-03-24 07:28 Manfred only this add

Heinrich Heine,
En admirinde bela maj'

 

Heinrich Heine,
En Majo

 
translated by Hans-Georg Kaiser   translated by Manfredo Ratislavo
 
En admirinde bela maj',   En Majo, kiam ĉiuj
dum jam burĝonoj krevis,   Burĝonoj malfermiĝis,
jen ankaŭ miakore   La amo kiel floro
la amo sin eklevis.   En mia kor’ estiĝis.
 
En admirinde bela maj',   En Majo, kiam ĉiuj
dum birdotril' senbridis,   Birdetoj sin aŭdigis,
jen mi al ŝi sopirojn,   Al ŝi deziron mian
dezirojn, ekkonfidis.   Sopiran mi sciigis.
 
Translation of the German poem "Im Mai"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio „Lirika intermezo“
(1822 - 1823), n-ro I. La traduko estas
korektita laŭ la lasta ŝanĝo, kiun
faris s-ro Hans-Georg Kaiser en 2004-03-21.
  Translation of the German poem "Im Mai"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 1982-11-14.

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio „Lirika intermezo“
(1822 - 1823), n-ro I.