Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Heinrich Heine * Die Lorelei German 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred only this add
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred only this remove
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr only this add
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred only this remove
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred only this add
N. N. 01 Lurleia Latin Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred only this add
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred only this remove
Mark Twain The Lorelei English Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr only this add
L. W. Garnham The Lorelei English Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr only this add

Heinrich Heine,
Lorelay

 

Heinrich Heine,
Lorelej'

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 
translated by Hans-Georg Kaiser   translated by Leopold Elb   translated by Paul Gottfried Christaller
 
    Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
  El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
 
Min kaptas malgaj' en la koro,   Ne scias mi, kial mi estas   Ne scias mi, kio okazis
pro kio tia trist'?   Malgaja en la kor’.   al mia tristema kor':
Fabel' el antikva foro   Antikva fabelo restas   Antikva legendo min kaptis,
ne lasas de mi kun persist'.   Por ĉiam en mia memor’.   ne cedas el mia memor'.
 
Aere fridetas, trankvilas,   Vespero jam ekmalheliĝas,   La Rejno fluadas trankvile
malhelas jam la Rejn'.   Fluadas la Rejn’ en trankvil’,   murmuras kiel mister',
La monto surpinte brilas   La supro de l’ monto lumiĝas   la supron ŝtonegan orumas
vespere en rava scen'.   En vespersuna bril’.   sunbriloj de la vesper'.
 
Tre ĉarma feino sidas,   Belega knabino jen tronas   Plej bela virgino jen sidas
jen supre por ador';   Kun ora juvelar’,   mirinda sur la montet'
la ora ornamo ridas;   La belan vizaĝon kronas   kaj ŝia oraĵo radias, 1)
ŝi kombas harojn el or'.   Mirinde la ora harar’.   ŝi logas kiel magnet'.
 
Ŝi kombas per ora kombilo   Ŝi uzas kombilon el oro   Ŝi kombas la oran hararon
kaj kantas kun pasi';   Kaj dume kantas ŝi.   abundan per ora kombil',
mirigas min la elbrilo   Mirige tuŝas al koro   kantante misteran lidon, 2)
kaj forto de l' melodi'.   Sorĉiga la melodi’.   ravantan kiel sunbril'.
 
Ŝipisto ŝipeton gvidas,   Kaj sopiregon eksentas   Ŝipisto en sia ŝipeto
lin kaptas ve' de ekzalt'.   Ŝipisto dum sia vetur’;   kaptiĝas per stranga dolor',
Li ja la rifojn ne vidas',   Rifaron li ne priatentas,   la rifon li tute ignoras.
li vidas nur supren sen halt'.   Al monto rigardas li nur.   atentas nur ŝin kun fervor'.
 
Mi kredas, ke ondoj tiras   Mi kredas, ke dronos finfine   Mi kredas: la ondoj englutas 3)
la ŝipon funden de l' Rejn';   Ŝipisto kun sia boat’,   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',
kaj tio de l' kant' eliras   Kaj tion kaŭzis feine   kaj kulpa pri tio nur estas
de Lorelaj-siren'.   La Loreleja kantad’.   kantado de la virin'.
 
Translation of the German poem "Die Lorelei"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

 
  Translation of the German poem "Die Lorelei"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
  Translation of the German poem "Die Lorelei"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
 
        1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
        2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
        3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.