Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Mark Twain The Lorelei English Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr only this add
L. W. Garnham The Lorelei English Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr only this add
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred only this remove
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr only this remove
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred only this add
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred only this add
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred only this add
Heinrich Heine * Die Lorelei German 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred only this add
N. N. 01 Lurleia Latin Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred only this add

Heinrich Heine,
Lorelay

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 
translated by Hans-Georg Kaiser   translated by Ludwig Lazarus Zamenhof
 
Min kaptas malgaj' en la koro,   Ne scias mi, kial subita
pro kio tia trist'?   malgaj' en la koro naskiĝis;
Fabel' el antikva foro   el tempo jam enterigita
ne lasas de mi kun persist'.   legendo al mi reviviĝis.
 
Aere fridetas, trankvilas,   Jam malvarmetiĝas l' aero,
malhelas jam la Rejn'.   la Rejno mallaŭte babilas,
La monto surpinte brilas   per oro de l'sun' en vespero
vespere en rava scen'.   la supro de l' monto rebrilas.
 
Tre ĉarma feino sidas,   Plej belan knabinon mi vidas:
jen supre por ador';   en ora ornamo brilante,
la ora ornamo ridas;   sur supro de l' monto ŝi sidas,
ŝi kombas harojn el or'.   la harojn mistere kombante.
 
Ŝi kombas per ora kombilo   La oran kombilon ŝi movas
kaj kantas kun pasi';   kaj kantas tra l' pura aero,
mirigas min la elbrilo   kaj forto mirinda sin trovas
kaj forto de l' melodi'.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.
 
Ŝipisto ŝipeton gvidas,   Ŝipet' iras sur la rivero,
lin kaptas ve' de ekzalt'.   ŝipisto ektremis de l' kanto,
Li ja la rifojn ne vidas',   kaj blinda por ĉiu danĝero
li vidas nur supren sen halt'.   rigardas li al la kantanto.
 
Mi kredas, ke ondoj tiras   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela
la ŝipon funden de l' Rejn';   perdiĝis sub l' akvoturnado;
kaj tio de l' kant' eliras   ĝin Lorelej' faris kruela,
de Lorelaj-siren'.   per sia mirinda kantado.
 
Translation of the German poem "Die Lorelei"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

 
  Translation of the German poem "Die Lorelei"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.