Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
L. W. Garnham The Lorelei English Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr only this add
Mark Twain The Lorelei English Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr only this add
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred only this add
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred only this add
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr only this add
N. N. 01 Lurleia Latin Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred only this add
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred only this remove
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred only this remove
Heinrich Heine * Die Lorelei German 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred only this add

Heinrich Heine,
Lorelejo

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 
translated by Joachim Gießner   translated by Paul Gottfried Christaller
 
    El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
 
Malgajon mi sentas en koro,   Ne scias mi, kio okazis
sed kial tia tim'?   al mia tristema kor':
Legendo el pratempa foro   Antikva legendo min kaptis,
Vagadas tra mia anim'.   ne cedas el mia memor'.
 
Jam fluas la Rejn' en malhelo,   La Rejno fluadas trankvile
kaj malvarmetas l' aer'.   murmuras kiel mister',
Sed brilas la mont' en orbelo   la supron ŝtonegan orumas
pro suna lum' de l' vesper'.   sunbriloj de la vesper'.
 
Jen supre kabino provokas   Plej bela virgino jen sidas
per ora juvelar',   mirinda sur la montet'
kaj ŝia beleco allogas   kaj ŝia oraĵo radias, 1)
kaj ŝia ora harar'.   ŝi logas kiel magnet'.
 
Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,   Ŝi kombas la oran hararon
sirene kantas ŝi   abundan per ora kombil',
per neimagebla, mirige   kantante misteran lidon, 2)
potenca melodi'.   ravantan kiel sunbril'.
 
Ŝipiston en eta boato   Ŝipisto en sia ŝipeto
Turmentas koremoci'.   kaptiĝas per stranga dolor',
Ne ĝenas lin rifo-kaskado,   la rifon li tute ignoras.
rigardas nur supren al ŝi!   atentas nur ŝin kun fervor'.
 
Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo   Mi kredas: la ondoj englutas 3)
la ondoj lin kun boat'.   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',
Nun kuŝas li en la profundo   kaj kulpa pri tio nur estas
pro Loreleja kantad'.   kantado de la virin'.
 
Translation of the German poem "Die Lorelei"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.
  Translation of the German poem "Die Lorelei"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
 
    1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
    2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
    3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.