Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Hiacintoj Esperanto 2002-04-07 Arg-379-188 | MR-383-1 2004-02-24 22:47 Manfred only this remove
Theodor Storm * Hyazinthen German Arg-378-188 2004-02-24 22:12 Manfred only this add

Theodor Storm,
Hiacintoj

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Trankvila nokto estas tie ĉi.
Per dorm-odor’ la plantoj min alspiras.
Mi pensis ĉiam, ĉiam nur je vi,
Dormemas mi, sed danci vi deziras.
 
Seninterrompe frenezadas ĝi.
La violonoj krias, jen disiĝas
La vicoj de l’ dancantoj kaj kuniĝas.
Dum ardas ĉiuj, pala estas vi.
 
Premetas vi en brakon vin alian.
Ho, ne suferu pro perforto vi!
Kaj preterflugi blankan robon vian,
leĝeran korpon vian vidas mi.
 
Sonĝige dum ĉi tiu nokto pli
da dolĉo la kalikoj nun elspiras.
Mi pensis ĉiam, ĉiam nur vi.
Mi emas dormi, danci vi deziras.
 
Translation of the German poem "Hyazinthen"
by Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 2002-04-07.