Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Soldat', soldat' Esperanto 1982-12.30 Arg-329-166 2004-02-07 21:09 Manfred only this remove
Franko Luin Soldat', soldat' [-] Esperanto Arg-330-166 2004-02-07 11:03 Manfred only this add
Wolf Biermann * Soldat, Soldat [-] German Arg-328-166 2014-04-23 10:28 Manfred only this add

Wolf Biermann,
Soldat', soldat'

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Soldat’, soldat’en griza norm’,
Soldat’, soldat’en uniform’,
Soldat’, soldat’, tro multas vi,
Ne estas ludo tio ĉi!
Soldat’, soldat’, ne vidas mi,
Soldat’, vin en la kompani’.
Soldat’ egalas al soldat’,
En vivo kaj mortad’.
 
Soldat’, soldat’, al kiu fin’,
Soldato, tio gvidos nin!
Soldat’, soldat’, post la detru’
De l’ Ter’ ne estos venko plu!
Soldato, nia tera rond’
ja estas juna kiel vi!
Fendego estas en la mond’,
Ĉe l’ rando staras vi!
 
Soldat’, soldat’en griza norm’,
Soldat’, soldat’en uniform’,
Soldat’, soldat’, tro multas vi,
Ne estas ludo tio ĉi!
Soldat’, soldat’, ne vidas mi,
Soldat’, vin en la kompani’.
Soldat’ egalas al soldat’,
En vivo kaj mortad’.
 
Translation of the German poem "Soldat,
Soldat" by Wolf Biermann (*1936-11-15)
into Esperanto by Manfredo Ratislavo
(Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16,
D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) on
1982-12.30.

La verkinto, Wolf Biermann, afable donis
al mi, Manfred Retzlaff, en 1983-04-11 la
skriban permeson de publikigo de mia
traduko de la teksto de tiu ĉi kanto.