Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Joseph Freiherr von Eichendorff * Mondnacht German Arg-325-165 2004-02-06 18:54 Manfred only this add
Manfredo Ratislavo Luna nokto Esperanto Arg-327-165 2004-02-06 19:30 Manfred only this remove

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Luna nokto

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
La Tero, de l’ Ĉielo
Kisita sajnis Ŝi, 1)
Ke en florbril’ Ŝi devus
Sonĝadi nur pri Li.1)
 
La vent’ tra l’ kampoj blovis,
Ondetis la spikar’,
Susuris la arbaroj
Kaj brilis la stelar’.
 
Animo mia alten
Sin svingis de la Ter’
Kaj flugis kvazaŭ hejmen
Trankvile tra l’ aer’.
 
Translation of the German poem "Mondnacht"
by Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).
 
1) La vortoj „Ŝi“ kaj „Li“ estas
tie ĉi skribitaj majuskle por esprimi,
ke la la Tero kaj la Ĉielo estas kvazaŭ
personigitaj de la poeto.