Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Joseph Ferdinand Berger Lastaj vortoj Esperanto 1958 Arg-467-160 2009-11-22 09:37 Manfred only this remove
Manfredo Ratislavo Lastaj vortoj (1) Esperanto 2004-05.15 Arg-316-160 2004-05-16 13:55 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (0) Esperanto 2004-05-16 Arg-475-160 2004-05-16 17:17 Manfred only this remove
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (2) Esperanto 2004-05-16 Arg-474-160 | MR-311-5 2004-05-16 13:52 Manfred only this add
Annette von Droste-Hülshoff * Letzte Worte German Arg-315-160 2004-05-27 10:56 Manfred only this add

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj

 

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj (0)

 
translated by Joseph Ferdinand Berger   translated by Manfred Retzlaff
 
    Laŭvorta Esperantigo
 
Amatoj, kiam min forlasis   Amatoj, kiam forpasis mia spirito,
spirit', ne ploru do pro mi!   ne postploru min per iu larmo;
Por paca ekzistad' min kaŝis   ĉar tie, kie mi restadas, tie estas paco,
en brila tag' la bona Di'.   tie lumas al mi eterna tago.
 
Ne estas plu ĉagreno tera.   Tie, kie ĉiu ter-aflikto estas malaperinta,
Eternas via bild' ĉe mi.   ne foriĝu via bildo al mi,
Mi petos pri balzamo vera   kaj mildigon por viaj vundoj,
por vundoj kaj dolor' de vi.   por via doloro volas mi elpetegi.
 
Se svingas Pac' en nokta ombro   Se dum la nokto blove svingas siajn seraf-flugilojn
Serafflugilojn super Ter',   la paco super la mondo-regnon,
ne pensu plu pri mia tombo!   ne pensu tiam plu pri mia tombo,
Salutas mi el stela sfer'.   ĉar el la stela spaco mi salutas vin.
 
Translation of the German poem "Letzte
Worte" by Annette von Droste-Hülshoff
(*1797-01-10 - †1848-05-24) into
Esperanto by Joseph Ferdinand Berger
(*1894-10-07 - †1976-03-28) on
1958.

Tiu ĉi traduko de la poemo estas unue
publikigita en 1958, ĝi aperis en la
Esperanto-revuo "Norda Prismo", n-ro 58/2,
sur paĝo 74. Vidu ankau la ttt-ejon
"http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/
Revuoj/np/np5802/lastaj.html" de s-ro
Donald Harlow el Pinole CA-94564, Kalifornio.
Malgraŭ la supra indiko la poemo ne estas
verkita de la poetino mem, sed - laŭ pli
nova scienca ekkono - de ŝia nevino
Elisabeth, post la morto de Annette von
Droste-Hülshoff. Oni ĝis nun nur atribuis
la poemon al Annette von Droste-Hülshoff.

Pri Joseph Ferdinand Berger rigardu ankaŭ
la retejon http://wapedia.mobi/eo/Joseph_Ferdinand_Berger#2..
  Translation of the German poem "Letzte
Worte" by Annette von Droste-Hülshoff
(*1797-01-10 - †1848-05-24) into
Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
on 2004-05-16.

Proksimuma laŭvorta Esperantigo de la
origina germana-lingva teksto