Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Annette von Droste-Hülshoff * Letzte Worte German Arg-315-160 2004-05-27 10:56 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (2) Esperanto 2004-05-16 Arg-474-160 | MR-311-5 2004-05-16 13:52 Manfred only this add
Manfredo Ratislavo Lastaj vortoj (1) Esperanto 2004-05.15 Arg-316-160 2004-05-16 13:55 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (0) Esperanto 2004-05-16 Arg-475-160 2004-05-16 17:17 Manfred only this add
Joseph Ferdinand Berger Lastaj vortoj Esperanto 1958 Arg-467-160 2009-11-22 09:37 Manfred only this remove

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj

 
translated by Joseph Ferdinand Berger
 
Amatoj, kiam min forlasis
spirit', ne ploru do pro mi!
Por paca ekzistad' min kaŝis
en brila tag' la bona Di'.
 
Ne estas plu ĉagreno tera.
Eternas via bild' ĉe mi.
Mi petos pri balzamo vera
por vundoj kaj dolor' de vi.
 
Se svingas Pac' en nokta ombro
Serafflugilojn super Ter',
ne pensu plu pri mia tombo!
Salutas mi el stela sfer'.
 
Translation of the German poem "Letzte
Worte" by Annette von Droste-Hülshoff
(*1797-01-10 - †1848-05-24) into
Esperanto by Joseph Ferdinand Berger
(*1894-10-07 - †1976-03-28) on
1958.

Tiu ĉi traduko de la poemo estas unue
publikigita en 1958, ĝi aperis en la
Esperanto-revuo "Norda Prismo", n-ro 58/2,
sur paĝo 74. Vidu ankau la ttt-ejon
"http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/
Revuoj/np/np5802/lastaj.html" de s-ro
Donald Harlow el Pinole CA-94564, Kalifornio.
Malgraŭ la supra indiko la poemo ne estas
verkita de la poetino mem, sed - laŭ pli
nova scienca ekkono - de ŝia nevino
Elisabeth, post la morto de Annette von
Droste-Hülshoff. Oni ĝis nun nur atribuis
la poemon al Annette von Droste-Hülshoff.

Pri Joseph Ferdinand Berger rigardu ankaŭ
la retejon http://wapedia.mobi/eo/Joseph_Ferdinand_Berger#2..