Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Willy Nüesch [Febla korp'] Esperanto Arg-276-138 2013-08-28 18:45 Manfred only this remove
Christian Morgenstern * [Schwacher Leib] German Arg-275-138 2004-02-01 10:34 Manfred only this add

Christian Morgenstern,
[Febla korp']

 
translated by Willy Nüesch
 
Febla korp', vi nur eltenas,
kion mi kulpadis iam,
disfaleta dom', vi trenas
vin al tombo pli kaj pli jam,
mi ne volas do riproĉi,
ke tre pezas en vi loĝi.
 
Al ni du necesis pento,
tial ni nin unu plektis,
sur piedo de la vento
ni posedo nin elektis.
Unu vidis la alian,
kaj jen migris unu ni jam.
 
Kaj jam staris celo nia
antaŭ ni: suferi, plori
devos unu per l' alia,
unu per l' alia flori:
ke el niaj am' kaj lukto
ĝermu nova vivofrukto.
 
Translation of the German poem "[Schwacher
Leib]" by Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
into Esperanto by Willy Nüesch (Etzelstr.
6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando,
*1927-05-09).

La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono:
+41-(0)31-302 66 56) donis al mi, Manfred
Retzlaff, la permeson publikigi siajn
poem-tradukojn en mia interreta poem-kolekto
„Argiope.bl0rg.net“. Li ankaŭ kontrolis
tiun chi elpresaĵon kaj mi korektis
tajperarojn laŭ liaj indikoj.
Tiu ĉi lia traduko aperis en la literatura
revuo "Fonto" n-ro 274 en Oktobro 2003.