Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
N. N. 04 Kristnaska kanto Esperanto Arg-270-136 2012-07-26 15:23 Manfred only this add
Joachim Gießner Paca nokt' Esperanto Arg-271-136 2004-01-25 15:29 Manfred only this remove
Joseph Mohr * Weihnachtslied German 1818 Arg-269-136 2004-01-25 14:58 Manfred only this add

Joseph Mohr,
Paca nokt'

 
translated by Joachim Gießner
 
Paca nokt', sankta hor’,
malkviet’ foras for.
Nur maldormas la sankta par',
knabo eta kun bukla harar'
dormu en ĉiela trankvil’,
dormu en ĉiela trankvil’!
 
Paca nokt', sankta hor’,
paŝtistar’ en ador’.
Tra l’angela haleluja
al la mond’ sonegas ja:
venis Krist’, la Savant’,
venis Krist’, la Savant’.
 
Paca nokt', sankta hor’,
dia fil’, via kor’
donas amon dian sen fin’,
de malbon’ vi savis ja nin,
Krist’, per via naskiĝ’,
Krist’, per via naskiĝ’.
 
Translation of the German poem "Weihnachtslied"
by Joseph Mohr (*1792 - †1848) into
Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23
- †2003-11-25).

La tradukinto, Joachim Giessner, estis
ĝis 2002 la estro de Germana Fervojista
Esperanto-Asocio. Li tradukis multajn
kantojn en la Internacian Lingvon. Kelkaj
troviĝas en aldono al la ttt-pagharo de
GEA http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html
kaj ankaŭ en la kantlibro "Mia kantaro"
de Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050
Villingen-Schwenningen, tel. +49-(0)7721-508891,
retpoŝto: Josef.Schiffer@esperanto.de.