Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
N. N. 04 Kristnaska kanto Esperanto Arg-270-136 2012-07-26 15:23 Manfred only this remove
Joachim Gießner Paca nokt' Esperanto Arg-271-136 2004-01-25 15:29 Manfred only this remove
Joseph Mohr * Weihnachtslied German 1818 Arg-269-136 2004-01-25 14:58 Manfred only this add

Joseph Mohr,
Kristnaska kanto

 

Joseph Mohr,
Paca nokt'

 
translated by N. N. 04   translated by Joachim Gießner
 
1. Paca nokt', sankta nokt'!   Paca nokt', sankta hor’,
Mutas nun eĉ la vent'.   malkviet’ foras for.
Jen maldormas nur amplena par';   Nur maldormas la sankta par',
ĉarma knabo kun bukla harar'.   knabo eta kun bukla harar'
Dormu plu en silent'!   dormu en ĉiela trankvil’,
Dormu plu en silent'!   dormu en ĉiela trankvil’!
 
2. Paca nokt', sankta nokt'!   Paca nokt', sankta hor’,
Tra l' aer' vibras kant'.   paŝtistar’ en ador’.
Al paŝtistoj proklamas anĝel':   Tra l’angela haleluja
Li kondukos vin al la ĉiel',   al la mond’ sonegas ja:
Li, de l' mondo Savant',   venis Krist’, la Savant’,
Li, de l' mondo Savant'.   venis Krist’, la Savant’.
 
3. Paca nokt', sankta nokt'!   Paca nokt', sankta hor’,
En la mond' Fil' de Di'!   dia fil’, via kor’
Am' radias al ni el ĉi kor'.   donas amon dian sen fin’,
Por elsavo nun sonas la hor':   de malbon’ vi savis ja nin,
Krist' naskiĝis por ni!   Krist’, per via naskiĝ’,
Krist' naskiĝis por ni!   Krist’, per via naskiĝ’.
 
Translation of the German poem "Weihnachtslied"
by Joseph Mohr (*1792 - †1848) into
Esperanto by N. N. 04.

Tiu ĉi traduko de la konata germanalingva
kristnaska kanto konsistas nur el la unua,
sesa kaj dua strofoj (en tiu ĉi vico) de
la origina sesstrofa teksto de la kanto.
Vidu en http://www.stillenacht.info/de/stillenacht/d_noten.htm.
Estas la tri strofoj, kiuj estas konataj
kaj kutime kantataj. La Esperantigo de
ĉiuj ses strofoj troviĝas en tiu ĉi
poem-kolekto Argiop.bl0rg.net sub
la poem-titolo "Stille Nacht".
  Translation of the German poem "Weihnachtslied"
by Joseph Mohr (*1792 - †1848) into
Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23
- †2003-11-25).

La tradukinto, Joachim Giessner, estis
ĝis 2002 la estro de Germana Fervojista
Esperanto-Asocio. Li tradukis multajn
kantojn en la Internacian Lingvon. Kelkaj
troviĝas en aldono al la ttt-pagharo de
GEA http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html
kaj ankaŭ en la kantlibro "Mia kantaro"
de Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050
Villingen-Schwenningen, tel. +49-(0)7721-508891,
retpoŝto: Josef.Schiffer@esperanto.de.