Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Joachim Gießner Paca nokt' Esperanto Arg-271-136 2004-01-25 15:29 Manfred only this add
Joseph Mohr * Weihnachtslied German 1818 Arg-269-136 2004-01-25 14:58 Manfred only this add
N. N. 04 Kristnaska kanto Esperanto Arg-270-136 2012-07-26 15:23 Manfred only this remove

Joseph Mohr,
Kristnaska kanto

 
translated by N. N. 04
 
1. Paca nokt', sankta nokt'!
Mutas nun eĉ la vent'.
Jen maldormas nur amplena par';
ĉarma knabo kun bukla harar'.
Dormu plu en silent'!
Dormu plu en silent'!
 
2. Paca nokt', sankta nokt'!
Tra l' aer' vibras kant'.
Al paŝtistoj proklamas anĝel':
Li kondukos vin al la ĉiel',
Li, de l' mondo Savant',
Li, de l' mondo Savant'.
 
3. Paca nokt', sankta nokt'!
En la mond' Fil' de Di'!
Am' radias al ni el ĉi kor'.
Por elsavo nun sonas la hor':
Krist' naskiĝis por ni!
Krist' naskiĝis por ni!
 
Translation of the German poem "Weihnachtslied"
by Joseph Mohr (*1792 - †1848) into
Esperanto by N. N. 04.

Tiu ĉi traduko de la konata germanalingva
kristnaska kanto konsistas nur el la unua,
sesa kaj dua strofoj (en tiu ĉi vico) de
la origina sesstrofa teksto de la kanto.
Vidu en http://www.stillenacht.info/de/stillenacht/d_noten.htm.
Estas la tri strofoj, kiuj estas konataj
kaj kutime kantataj. La Esperantigo de
ĉiuj ses strofoj troviĝas en tiu ĉi
poem-kolekto Argiop.bl0rg.net sub
la poem-titolo "Stille Nacht".