Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Gießner, Joachim Al la ĝojo Esperanto Arg-889-133 2008-02-27 19:35 Manfred only this add
Kalocsay, Kálmán Al la ĝojo Esperanto 1958 Arg-263-133 2004-01-16 21:13 Manfred only this remove
Ratislavo, Manfredo Al la ĝojo Esperanto 1982 Arg-264-133 2004-01-16 21:22 Manfred only this remove
Schiller, Friedrich * An die Freude German Arg-262-133 2004-01-16 21:17 Manfred only this add

Friedrich Schiller,
Al la ĝojo

 

Friedrich Schiller,
Al la ĝojo

 
translated by Manfredo Ratislavo   translated by Kálmán Kalocsay
 
Ĝojo, bela sparko dia,   Ĝoj'! Fajrero belradia!
de l’ ĉielo vi filin’,   Elizea di-filin'!
ĝoje staras ni en via   fajrebrie ni al via
templo kaj adoras vin.   templo iras, preĝi vin.
Sorĉe ĉio religiĝas,   Ĉesu, de vi sorĉligate
kio apartigis sin,   de l' rigora mod' la ŝir',
ĉiuj homoj gefratiĝas,   ĉiuj homoj sentas frate,
kie vi restigas vin.   se vi ŝirmas per flugil'.
 
Ĥoro:   Ĥoro:
Estu chirkaŭbrakumitaj,   Jen brakumoj al milmiloj,
lasu kisi vin, homar’ !   Jen ĉi kis' al tuta mond'!
Estu unu amikar'   Fratoj! super stela rond'
ĉiuj homoj disigitaj!1)   loĝas patro por ni, filoj!
 
Se vi faris grandan ĵeton   Se la granda ĵet' bontrafis
kaj amikon gajnis vi,   kaj amikon gajnis vi,
aŭ akiris virineton,   se virina am' vin ravis:
kunjubilu vi kun ni !   Vin enmiksu kun ĝojkri'!
Ja – se vin nur amas iu   Jes, se eĉ nur unu koro
en la bela, vasta mond’!   estas via en la mond'!
Kiu restas sola, tiu   Kaj se ne -- do vin kun ploro
plore iru el la rond’!   ŝtelu for el nia mond'.
 
Ĥoro:   Ĥoro:
......   Ĉiu sub ĉielo glata
......   donu sin al simpati',
......   al la steloj gvidas ĝi,
......   kie tronas Nekonata.
 
......   Ĉiu sur la brust' Natura
......   suĉas sukon de la ĝoj'
......   kor' malbona, koro pura
......   sekvas ŝin laŭ roza voj'.
......   Ŝi vinberojn, kisojn donas
......   kaj amikon sen pridub',
......   en volupt' la vermo dronas,
......   vidas Dion la kerub'.
 
Ĥoro:   Ĥoro:
......   Ĉu genuas vi, milmiloj?
......   Vi kreinton sentas, mond'?
......   Serĉu super stela rond',
......   loĝas Li trans astro-briloj!
 
......   En eterno de l' Naturo
......   Ĝojo estas la risort'.
......   En la mondhorloĝ' por kuro
......   radojn pelas ŝia fort'.
......   Ŝi el ĝermoj logas berojn,
......   sunojn regas ŝia gvid'
......   Ŝi tra l' spaco rulas sferojn
......   trans la astronoma vid'.
 
Ĥoro:   Ĥoro:
......   Kiel sur la pompaj vojoj
......   sunoj sur la firmament',
......   gaje marŝu, frata gent',
......   kiel venki la herooj!
 
......   Esploriston ŝi alridas
......   el la fajrspegul' de l' Ver',
......   sur krutaĵ' de l' Virto gvidas
......   ŝi la homon de toler',
......   sur Kred-Monto sunobrila
......   flirtas ŝia flag' el or',
......   ŝin tra l' fendo ĉerk-kovrila
......   vidas ni en anĝel-ĥor'.
 
Ĥoro:   Ĥoro:
......   Ho toleron, paciencon,
......   fratoj, por pli bona mond'!
......   Donos super stela rond'
......   granda Dio rekompencon!
 
......   Ĉu pripagi diojn? Vanto!
......   Ĉu simili? Bela pen'!
......   Venu ĝoji kun ĝojanto
......   la mizero, la ĉagren'.
......   Venĝ'? Kolero? En forgeson!
......   Jen pardon' al malamik'!
......   Liaj larmoj havu ĉeson,
......   lin ne boru pento-pik'.
 
Ĥoro:   Ĥoro:
......   En ŝuldlibroj plu nenio!
......   Mondon regu harmoni'!
......   Fratoj! Kiel juĝis vi,
......   tiel juĝos pri vi Dio!
 
......   Ĝojo ŝaŭmas en pokaloj,
......   en orsango de l' vinber',
......   mildon trinkas kanibaloj,
......   heroecon malesper'.
......   Se rondiras la botelo,
......   fratoj, saltu el la sid',
......   ŝprucu ŝaŭmo al ĉielo:
......   Jen ĉi glas', por Bon-Spirit'!
 
Ĥoro:   Ĥoro:
......   Himnas Lin abismo stela,
......   serafar' kun glora cit'.
......   Jen ĉi glas' por Bon-Spirit',
......   supre, trans la tend' ĉiela!
 
......   En suferoj: firma forto,
......   al senhelpaj: ŝirma brust',
......   eternec' al ĵura vorto,
......   eĉ al malamiko: just'.
......   Virfiero kontraŭ tronoj,
......   kvankam sangon kostu spit',
......   al merito estu kronoj,
......   kaj pereo al insid'!
 
Ĥoro:   Ĥoro:
......   Fermu vin en sankta rondo,
......   Ĵuru do kun glaso-lev',
......   pri l' fidelo al la Dev',
......   je l' Reganto de l' Stel-Mondo!
 
Translation of the German poem "An die
Freude" by Friedrich Schiller (Frederiko
Ŝilero, *1759 - †1805) into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) on 1982.
 
    Translation of the German poem "An die
Freude" by Friedrich Schiller (Frederiko
Ŝilero, *1759 - †1805) into
Esperanto by Kálmán Kalocsay (Kalmano
Kaloĉajo, *1911 - †1976) on 1958.
 
1) Tiu verso ne tute redonas la enhavon de
la koresponda origina strofo.