export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
William John Downes | Finiĝas nun alia tago | Esperanto | Arg-302-130 | 2004-02-04 11:38 Manfred | only this add | |
Manfredo Ratislavo | Ni estis ja en mano Dia | Esperanto | 2004-01-10 | Arg-257-130 | 2008-11-08 00:42 Manfred | only this remove |
Frieder Weigold | Forpasis tiu tag', Sinjoro | Esperanto | Arg-932-130 | 2008-11-08 14:22 Manfred | only this remove | |
John Ellerton | * The day Thou gavest, Lord, is ended | English | 1870 | Arg-255-130 | 2008-11-08 14:47 Manfred | only this add |
Raymund Weber | Du lässt den Tag, o Gott, nun enden [-] | German | Arg-256-130 | 2008-11-08 15:30 Manfred | only this add |
John Ellerton, | John Ellerton, | |
translated by Frieder Weigold | translated by Manfredo Ratislavo | |
1. Forpasis tiu tag', Sinjoro, | 1. Ni estis ja en mano Dia, | |
Kaj profundiĝas la senlum'. | dum brilis super ni la Sun'. | |
Vi gardis nin de ajn doloro. | Protektu nin per mano Via | |
Nin gardu ankaŭ dum noktum'! | dumnokte, Dio, ankaŭ nun! | |
2. Ni rotacias en la tagon. | 2. La ter' cirkulas ĝis la veno | |
En nokta paco dormas ni. | de l' nova tag', ripozas ni | |
Kaj portas lumon trans la maro | dum tiu nokt' en Via beno1) | |
La suno, kie brilas ĝi. | ĝis la mateno, kara Di'. | |
3. Senĉese kiel la mateno | 3. Nun kiam en malhel' fordronas | |
Briladas super tera rond', | la Sun' en tiu ĉi vesper', | |
Eksonas laŭdo pro la beno | multvoĉe Via laŭdo sonas | |
Al ĉiu sur la vasta mond'. | alialoke sur la Ter'. | |
4. La suno, kiu ĵus subiris, | 4. Ĉar kiel estas ĉirkaŭanta | |
Ja brilas en plu fora land'! | la Teron lumo de l' maten', | |
La gloron, kiun ni admiris, | senĉese estas plusonanta | |
Anoncas plu preĝada kant'. | preĝado de la homoj jen. | |
5. Pereas regnoj. Tiel estu! | 5. Ja estas, Dio ĉiopova, | |
Kaj sole staras via tron', | senlima Via regno, nin | |
Ke sole via regno restu | konduku al la tago nova | |
Je fina tag' sub unu kron'. | en Via regno je la fin'! | |
Translation of the English poem "The day Thou gavest, Lord, is ended" by John Ellerton (*1826-12-16 - †1893-06-15) into Esperanto by Frieder Weigold. Mi, Manfred Retzlaff, ricevis tiun ĉi tradukon de la kanto en 2008-11-06 de sinjoro Frieder Weigold (Birkenstr. 12, D-82178 Puchheim, Germanio), kiu mem faris la tradukon en Esperanto. S-ano Weigold verkis tiun tradukon - kiel li diris al mi - laŭ la germanigo farita de s-ro Raymund Weber. Tiu germanigo estas trovebla en la germana katolika kant-libro "Gotteslob" (= Laŭdo de Dio), n-ro 981, pli nova eldono. La teksto kun la muzik-notoj troveblas ankaŭ en la retejo http://www.documentacatholicaomnia. u/01p/2006-09-10,_SS_Benedictus_XVI,_Ves er_in_der_Kathedrale_in_Muenchen,_GE.pdf. | Translation of the English poem "The day Thou gavest, Lord, is ended" by John Ellerton (*1826-12-16 - †1893-06-15) into Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) on 2004-01-10. | |
1) aŭ: dankante Vin pro Via beno, Vin adorante, kara Di'. |