Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Downes, William John Finiĝas nun alia tago Esperanto Arg-302-130 2004-02-04 11:38 Manfred only this remove
Ellerton, John * The day Thou gavest, Lord, is ended English 1870 Arg-255-130 2008-11-08 14:47 Manfred only this add
Ratislavo, Manfredo Ni estis ja en mano Dia Esperanto 2004-01-10 Arg-257-130 2008-11-08 00:42 Manfred only this add
Weber, Raymund Du lässt den Tag, o Gott, nun enden [-] German Arg-256-130 2008-11-08 15:30 Manfred only this add
Weigold, Frieder Forpasis tiu tag', Sinjoro Esperanto Arg-932-130 2008-11-08 14:22 Manfred only this add

John Ellerton,
Finiĝas nun alia tago

 
translated by William John Downes
 
1. Finiĝas nun alia tago,
jam venis la vespera hor'.
Kunvenis ni por adorago
plaĉanta al la Di-Sinjor'
 
2. Ni dankas Vin, Savanto nia,
ke sur la tuta mond-teren'
la sankta eklezio Via
staradas firme ĉe posten'.
 
3. Ruliĝas tero, brilas lumo
de ne-ĉesanta maten-glor'.
Leviĝas laŭdo, preĝ-parfumo
konstante, kiel dolĉ-odor'.
 
4. Ekdormas ni post sun-subiro;
gefratoj en la okcident'
vekiĝas kun novtag-aspiro
Vin glori per viv-elokvent'.
 
5. Formortos mondaj imperioj,
sed Via regno kreskos plu.
Al Vi sin cedos dinastioj,
Venkinto estos vi, Jesu'!
 
Translation of the English poem "The day
Thou gavest, Lord, is ended" by John
Ellerton (*1826-12-16 - †1893-06-15)
into Esperanto by William John Downes
(*1892 - †1987).

Tiu ĉi traduko aperis en la Ekumena
Diserva Libro "Adoru", eldonita en 2001
de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
(IKUE) kaj Kristana Esperanta Esperanto-Ligo
(KELI), kanto numero 153.