Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Raymund Weber Du lässt den Tag, o Gott, nun enden [-] German Arg-256-130 2008-11-08 15:30 Manfred only this add
William John Downes Finiĝas nun alia tago Esperanto Arg-302-130 2004-02-04 11:38 Manfred only this add
Frieder Weigold Forpasis tiu tag', Sinjoro Esperanto Arg-932-130 2008-11-08 14:22 Manfred only this add
Manfredo Ratislavo Ni estis ja en mano Dia Esperanto 2004-01-10 Arg-257-130 2008-11-08 00:42 Manfred only this remove
John Ellerton * The day Thou gavest, Lord, is ended English 1870 Arg-255-130 2008-11-08 14:47 Manfred only this add

John Ellerton,
Ni estis ja en mano Dia

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
1. Ni estis ja en mano Dia,
dum brilis super ni la Sun'.
Protektu nin per mano Via
dumnokte, Dio, ankaŭ nun!
 
2. La ter' cirkulas ĝis la veno
de l' nova tag', ripozas ni
dum tiu nokt' en Via beno1)
ĝis la mateno, kara Di'.
 
3. Nun kiam en malhel' fordronas
la Sun' en tiu ĉi vesper',
multvoĉe Via laŭdo sonas
alialoke sur la Ter'.
 
4. Ĉar kiel estas ĉirkaŭanta
la Teron lumo de l' maten',
senĉese estas plusonanta
preĝado de la homoj jen.
 
5. Ja estas, Dio ĉiopova,
senlima Via regno, nin
konduku al la tago nova
en Via regno je la fin'!
 
Translation of the English poem "The day
Thou gavest, Lord, is ended" by John
Ellerton (*1826-12-16 - †1893-06-15)
into Esperanto by Manfredo Ratislavo
(Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16,
D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) on
2004-01-10.
 
1) aŭ: dankante Vin pro Via beno, Vin
adorante, kara Di'.