Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Dektritilio, ĉapitro 1, El la distrikto de la Neto Esperanto Arg-228-114 2014-04-18 18:28 Manfred only this remove
Friedrich Wilhelm Weber * Dreizehnlinden, Kapitel 1, Aus dem Nethegau German Arg-227-114 2014-04-18 18:36 Manfred only this add
N. N. 26 Tredecim tiliae, cantus primus Latin 1890 ? Arg-1169-114 2012-04-02 22:23 mgr only this add

Friedrich Wilhelm Weber,
Dektritilio, ĉapitro 1, El la distrikto de la Neto

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Neto1)
 
1 Rave estas, en printempo
kun migradbastono sia
kaj floreto ĉe l’ ĉapelo
iri tra l’ ĝardeno Dia.2)
 
2 Supre iras blankaj nuboj,
sube riveretoj klaraj,
nove vestis sin herbejoj
kaj altaĵoj montarbaraj.
 
3 Blankigejen portas ino,
kion ŝpinis ŝi sur rado,
enarbuste kantas merlo
post dumvintra silentado.
 
4 Kvankam estas ja malnovaj
kantoj, longe jam konataj,
la knabinoj aŭskultadas
je la sonoj tre amataj;
 
5 je la sonoj tre amataj,
super mont’ kaj val’ sonantaj;
karbfaristoj kaj paŝtistoj
ekaŭskultas kunkantantaj;
 
6 ekaŭskultas kunkantantaj
post la longaj vintraj horoj;
preskaŭ forgesitaj kantoj
revekiĝas en la koroj.
 
7 Preskaŭ forgesitaj kantoj
revekiĝas nun en mia
menso, kanti volus ilin,
merlo, mi per gorĝo via!
 
8 Tion, kion susurante
rakontadis la tilioj,
kiam mi la paroladojn
subaŭskultis de l’ folioj;
 
9 kion al mi riveretoj
babiladis kuregantaj
de la montoj kiel knaboj,
resti loke ne povantaj;
 
10 kion en arbaroj foraj
al mi konfidintaj estas
nanoj, kiuj en rokfendoj
vivas kaj dumvive restas;
 
11 kion lispis al mi elfoj
sur herbejoj lunumitaj;
kion min instruis ŝtonoj
grizaj kaj de musk’ kovritaj;
 
12 tion, krome tion, kion
legis mi en disfalantaj
pergamenoj kaj volumoj,
formu mi al versoj kantaj.
 
13 Bildoj el pratemp’ nebula
antaŭ mi nun supreniĝas;
voĉoj de lament’ kaj ĝojo
flustre al mi ekaŭdiĝas.
 
14 Viroj, antaŭ mil’ da jaroj
tra la Net-distrikt’ irintaj,
la paganoj, la kristanoj,
homoj tie ĉi vivintaj;
 
15 juna Sakso, malamikon
Frankan kontraŭbatalinta,
kun si mem en propra brusto
pli obstine luktadinta;
 
16 ploro de virgin’, kolero
morna de maljunulino,
runokantoj, venĝovokoj
el la buŝo de virino;
 
17 laborado de monaĥoj
en Konvent’ Dektritilia,
klopodantaj ame venki
spiton per agado pia;
 
18 ĝojaj himnoj de ĉi tiuj,
tage, nokte sonadintaj,
venkon de la Krista kruco
en la montojn jubilintaj;
 
19 susurado de l’ arbaro,
surfĝemado eĉ aldone:
ĉio ĉi en unu kanton
volas nun kuniĝi sone.
 
20 Estu ĝi por vi kantata,
homoj el la oriento,
nordo, sud’ aŭ okcidento:
Estas vi de nobla gento.
 
21 Havas vi ja unu lingvon,
ĉu malmolan en montaro,
aŭ ĉu mola tiu estas,
se vi loĝas ĉe la maro.
 
22 Vi infanoj de Saksujo,
prenu mian etan donon:
same kiel ne despektu
oni la malmultan monon.
 
23 Pensu, ke por vi mi plukis
belajn florojn en kamparo,
kiam jam aŭtune flave
sin ornamis la montaro.
 
24 Se mi pentris la heroon
tro hejmlande, tiam sciu,
ke li estis ja Vestfalo,
kaj revulo estas tiu:
 
25 Malcedema, tamen milda
kaj honesta li ja estas,
kiel fer’ kaj kverkoj viaj,
kiuj ĉiam firmaj restas.
 
26 Ĝis hodiaŭ konserviĝis
la prapatra moro via;
tial por vi tiu kanto
de l’ Konvent’ Dektritilia!
 
27 Sed mokulo grumble plendas:
„Ne edifas la rakonto,
kaj la fonto de la Neto
ja ne estas muza fonto.
 
28 Lasu la gurdadon tedan,
enuigas lir-sonoro;
pli agrabla al mi ŝajnas
la sonoro de la oro.
 
29 Por si mem nur zorgu ĉiu,
flegu li nur haŭton sian;
vi kulturu viajn rapojn
kaj surkampe grenon vian!
 
30 Lasu vi la volumaĉojn
forfumiĝi sub kaldrono:
nur de karbo, fer’, maŝinoj
estas ja al ni bezono.
 
31 La amasoj putriĝantaj
de la sonĝoj surpaperaj,
ke utilu ili fine,
flamu sub kaldronoj feraj!
 
32 Rad’, levilo kaj martelo,
gravas la matematiko;
malvaloras ja alio,
nur validu la tekniko!
 
33 Flagru, fajro, flamu arde,
ke la akvoj vaporiĝu,
kaj la gentoj de la mondo
haste inter si miksiĝu.
 
34 Ĉar la celo de l’ estonto
estas ja la unueco;
senbarila moviĝado
estas vera libereco.
 
35 Lasu do la lir-gurdadon!
Kiun tio ĉi ĝojigas?
La sonoro de l’ metalo
multe pli ja plezurigas.“ -
 
36 Mi komprenas vin, mokulo,
olda, morna enviulo;
vi ja estas de la bela
Dia mondo kontraŭulo!3)4)
 
37 Volas vi ĝin en pistujo
disfrotadi kaj polvigi,
en krisolo kaj retorto
poste ĝin senspiritigi!
 
38 Ĵetus vi ĝin en la faŭkon
de l’ moloko ja volonte,
ke neniu homo konu
ĉi belaĵon plu estonte!
 
39 Vi mokulo morna, malgraŭ
viaj mokoj kaj ĉagreno
tamen belaj rozoj floras
en la homa florĝardeno.
 
40 Tamen floras sorĉlilio;
en sankteja groto ia,
en arbara valo fora,
sonĝas ja la flor’ magia.
 
41 Tamen sonas el krepuska
arbareto, el aero,
kaj la merlo ne jam kantis
lastan kanton sur la Tero.
 
42 Kaj la najtingalo kantos
plende en la primavero,
jubilante, dum ankoraŭ
batas koroj sur la Tero.
 
Translation of the German poem "Dreizehnlinden,
Kapitel 1, Aus dem Nethegau" by Friedrich
Wilhelm Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero,
*1813-12-25 - †1894-04.05) into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).
 
1) La Neto estas malgranda
rivero enfluanta
en la riveron Vezero,
kiu fluas tra
okcidenta norda Germanio en
la Nordan
Maron.
2) aŭ eble pli konforme al la originalo kaj
laŭ la traduko de Adolph Macho el la jaro
1932: vagi tra l' ĝardeno Dia. (La
manuskripto troviĝas en la Esperanto-Muzeo
en Vieno.
3) aŭ eble ankaŭ:\\Mi komprenas ja,
mokulo,\\tiun vian opinion;\\ĉar kontraŭas
vi la savon\\de la mondo, neas Dion!
4) aŭ:\\vi ja estas de la mondo\\Di-savita
kontraŭulo