Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Abram Kofman Iliado Esperanto Arg-2293-1136 2015-04-26 22:23 Manfred only this remove
Ὅμηρος * Ἰλιάδος Αʹ greka Arg-2292-1136 2015-04-26 22:24 Manfred only this remove

Ὅμηρος,
Iliado

 

Ὅμηρος,
Ἰλιάδος Αʹ

 
translated by Abram Kofman    
 
Kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo,   Μῆνιν ἄειδε θεὰ Πηληϊάδεω Ἀχιλῆος
ĝin, kiu al la Aĥajoj kaŭzis mizerojn sennombrajn   οὐλομένην, ἣ μυρί᾿ Ἀχαιοῖς ἄλγε᾿ ἔθηκε,
Kaj en Aidon deĵetis multegajn animojn kuraĝajn   πολλὰς δ᾿ ἰφθίμους ψυχὰς Ἄϊδι προΐαψεν
De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro   ἡρώων, αὐτοὺς δὲ ἑλώρια τεῦχε κύνεσσιν
Al rabobirdoj kaj hundoj — fariĝis la volo de Zeŭso —   οἰωνοῖσί τε πᾶσι· Διὸς δ᾿ ἐτελείετο βουλή,
 
De tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinte   ἐξ οὗ δὴ τὰ πρῶτα διαστήτην ἐρίσαντε
La ordonanto al viroj, Atrido, de l' dia Aĥilo.   Ἀτρεΐδης τε ἄναξ ἀνδρῶν καὶ δῖος Ἀχιλλεύς.
Kia do dio ekscitis en ili disputon malpacan?   ίς τ᾿ ἄρ σφωε θεῶν ἔριδι ξυνέηκε μάχεσθαι;
Filo Latona kaj Zeŭsa. Ekkolerigita de reĝo,   Λητοῦς καὶ Διὸς υἱός· ὃ γὰρ βασιλῆϊ χολωθεὶς
Li malsanigis la militistaron, — mortadis popoloj,   νοῦσον ἀνὰ στρατὸν ὄρσε κακήν, ὀλέκοντο δὲ λαοί,
 
ĉar malhonoris Atrido Ĥrizon, la pastron de l' dio.   οὕνεκα τὸν Χρύσην ἠτίμασεν ἀρητῆρα
Por deaĉeti filinon, li kun netaksebla depago   Ἀτρεΐδης· ὃ γὰρ ἦλθε θοὰς ἐπὶ νῆας Ἀχαιῶν
Venis al ŝipoj Aĥajaj rapidenaĝantaj, en manoj,   λυσόμενός τε θύγατρα φέρων τ᾿ ἀπερείσι᾿ ἄποινα,
Sur ora sceptro, la florokronon de dio Apolo,   στέμματ᾿ ἔχων ἐν χερσὶν ἑκηϐόλου Ἀπόλλωνος
La malproksimen ĵetanta, kaj ĉiujn Aĥajojn petegis,   χρυσέῳ ἀνὰ σκήπτρῳ, καὶ λίσσετο πάντας Ἀχαιούς,
 
Sed precipe la ambaŭ Atridojn, la ĉefojn popolajn:   Ἀτρεΐδα δὲ μάλιστα δύω, κοσμήτορε λαῶν·
“Ho vi, Atridoj, kaj ĉiuj Aĥajoj kuraĝaj! La dioj,   "Ἀτρεΐδαι τε καὶ ἄλλοι ἐϋκνήμιδες Ἀχαιοί,
Sur Olimpo loĝantaj, donu al vi ekdetrui   ὑμῖν μὲν θεοὶ δοῖεν Ὀλύμπια δώματ᾿ ἔχοντες
Urbon Priaman kaj poste hejmen reveni feliĉe.   ἐκπέρσαι Πριάμοιο πόλιν, εὖ δ᾿ οἴκαδ᾿ ἱκέσθαι·
Al mi la karan filinon redonu vi pro deaĉeto, 20   παῖδα δ᾿ ἐμοὶ λύσαιτε φίλην, τὰ δ᾿ ἄποινα δέχεσθαι,
 
Estimegante Apolon, la malproksimenpafantan.”   ἁζόμενοι Διὸς υἱὸν ἑκηϐόλον Ἀπόλλωνα."
Jen tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis honoron   Ἔνθ᾿ ἄλλοι μὲν πάντες ἐπευφήμησαν Ἀχαιοὶ
Fari al pastro, de li deaĉeton riĉegan ricevi.   αἰδεῖσθαί θ᾿ ἱερῆα καὶ ἀγλαὰ δέχθαι ἄποινα·
Tio ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono;   ἀλλ᾿ οὐκ Ἀτρεΐδῃ Ἀγαμέμνονι ἥνδανε θυμῷ,
Li malhonore forpelis lin kaj al li diris minace: 25   ἀλλὰ κακῶς ἀφίει, κρατερὸν δ᾿ ἐπὶ μῦθον ἔτελλε·
 
“Gardu vin, ke, maljunulo, mi vin plu ne vidu ĉe ŝipoj   "Μή σε, γέρον, κοίλῃσιν ἐγὼ παρὰ νηυσὶ κιχείω
Larĝaj, nun — pro malrapido aŭ poste — pro la reveno:   ἢ νῦν δηθύνοντ᾿ ἢ ὕστερον αὖτις ἰόντα,
Ĉar malcerte vin helpos la sceptro kaj krono de l' dio.   μή νύ τοι οὐ χραίσμῃ σκῆπτρον καὶ στέμμα θεοῖο·
Ŝin do mi ne refordonos antaŭe ol ŝi maljuniĝos   τὴν δ᾿ ἐγὼ οὐ λύσω· πρίν μιν καὶ γῆρας ἔπεισιν
Hejme, en Argo, ĉe mi, malproksime de ŝia patrujo, 30   ἡμετέρῳ ἐνὶ οἴκῳ ἐν Ἄργεϊ, τηλόθι πάτρης, [30
 
Translation of the greka poem "Ἰλιάδος
Αʹ" by Ὅμηρος into Esperanto by
Abram Kofman (*1865 - †1940).

Tiu ĉi traduko troviĝas en
http://uea.org/vikio/index.php/Iliado_-_1-a_ĉapitro.
Pri la tradukinto vidu la vikipediejonn
http://eo.wikipedia.org/wiki/Abram_Kofman.
  Author of this greka poem is Ὅμηρος.

Tiu ĉi eposo estas rete legebla en
http://www.ae-lib.org.ua/texts-c/homer__iliad__gr.htm#01.