Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Рублёв, Сергей Григорьевич La vintra veturo Esperanto Arg-2272-1123 2015-02-02 13:32 Manfred only this remove
Пушкин, Александр Сергеевич * Зимняя дорога Russian Arg-2271-1123 2015-01-30 23:48 Manfred only this add

Александр Сергеевич Пушкин,
La vintra veturo

 
translated by Сергей Григорьевич Рублёв
 
En nebulo sur ĉielo
Vagas luno kun sopir',
Plensopire en malhelo
Lumas ĝi en sia ir'.
 
Sur la neĝo longa vojo
Sledo iras en rapid',
Sonorilo tre malĝoja
Monotonas kun incit'.
 
Kondukist' en longa kanto
Kantas multe kun fervor',
Jen pri ĝojo aroganta,
Jen suferon de la kor'.
 
Mankas fajro en vilaĝo ...
Sola neĝo ... En vetur'
Unutonas la pejzaĝo
De la vojmontriloj nur.
 
Tedas tute. Morgaŭ, Nino,
Jam finiĝos mia voj'.
Ĉe kameno, karulino,
Ni forgesos pri malĝoj'.
 
Sur horloĝo la montrilo
Venos plene ĝis la fin',
Noktomezo kun ĝentilo
Ne disigos certe nin.
 
Mi sopiras kaj enuas,
Kondukist' silentas nun;
Sonorilo tinte bruas,
Plennebulas pala lun'.
 
Translation of the Russian poem "Зимняя
дорога" by Александр
Сергеевич Пушкин (*1799-06-06
- †1837-02-10) into Esperanto by
Сергей Григорьевич
Рублёв (Sergej Rublov, *1901 -
†1979).

Pri la tradukinto vidu la retejon
http://ru.odeso.retejo.info/famaj-e-istoj/rubleev
kaj http://en.odeso.retejo.info/famaj-e-istoj.