Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Justinus Kerner * An das Trinkglas eines verstorbenen Freundes German Arg-2263-1119 2015-01-27 16:24 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Je la trinkglaso de mortinta amiko Esperanto Arg-2264-1119 2015-01-27 16:53 Manfred only this remove

Justinus Kerner,
Je la trinkglaso de mortinta amiko

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Vi bela glaso, kiun li
Kun ĝojo eltrinkinta estis,
Malplena devis resti vi
Kaj tia vi jam longe restis.
 
Nun plenigata estu vi
Per vinbersuko, glaso mia.
Profunden enrigardas mi
En vin kun tremo pia.
 
Kaj kion vidas mi, ĝi ne
Al normaluloj ja nomeblas
Kaj klara estas al mi, ke
Amikoj ja ne disigeblas.
 
En tiu kred' eltrinkas mi,
Pokalo, ĝis la fundo vin.
En tiu kara glaso ĉi
De l' steloj or' spegulas sin.
 
Trankvile iras jen la lun',
La turhorloĝo min admonas,
Ke estas meza nokto nun,
En mia glaso ĝi resonas.
 
Translation of the German poem "An das
Trinkglas eines verstorbenen Freundes" by
Justinus Kerner (*1786-09-18 -
†1862-02-21) into Esperanto by
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

La germana-lingvan originalon de tiu ĉi
poemo mi, Manfred Retzlaff, trovis en la
libreto "Ausgewählte Kostbarkeiten", kiun
eldonis la eldonejo SKV-Edition, Lahr
(Schwarzwald).