Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfred Retzlaff Post la pluvo Esperanto 2014 Arg-2198-1090 2014-10-27 14:34 Manfred only this remove
Manfred Hausmann * Nach dem Regen German Arg-2197-1090 2014-09-14 19:50 Manfred only this add

Manfred Hausmann,
Post la pluvo

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Printempe ĉiam venas pluvo varma,
alvenas, restas kaj foriras ĝi.
Ekfloras la pejzaĝo ĉarma.
 
Ĉifoje dum la nokto tiu ĉi
velurflugile kaŝe albloviĝis,
malsekigante tiun etan bedon pli.
 
Hieraŭ je l' vespera hor' pendiĝis
profunde la nubaro super mi
kaj veterlumo ĉie eklumiĝis.
 
Sed nun sin liberigas tiu ĉi
arbedo de ligiloj noktaj siaj,
malrekte staras la floraro, ĝi
 
sin klinas sub girlando-ŝarĝoj ĝiaj
kaj fontas peza, dolĉa flor-odor'
el jenaj ĝardenegoj imperiaj,
 
kaj eksopiras ĉies homo kor'.
 
Translation of the German poem "Nach dem
Regen" by Manfred Hausmann (*1898-09-10
- †1986-08-06) into Esperanto by
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 2014.