Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Hoog, Hendrik Arie de Granda Di', ni laŭdas Vin Esperanto Arg-2192-1087 2014-09-01 21:10 Manfred only this remove
Franz, Ignaz * Großer Gott, wir loben dich German 1768 Arg-2190-1087 2014-09-01 12:56 Manfred only this add

Ignaz Franz,
Granda Di', ni laŭdas Vin

 
translated by Hendrik Arie de Hoog
 
1. Granda Di', ni laŭdas Vin,
Viajn verkojn ni honora
Kun la mond' ni klinas nin,
Kaj pro Via fort' Vin gloras.
Tra l' miljaroj restas Vi
La eterna sama Di'.
 
2. Antaŭ la eterna tron'
En la gloro de l' ĉieloj
Sonas unuvoĉa ton',
Ĉar savitoj kaj anĝeloj
Kantas en potenca ĥor':
"Sankta, sankta, la Sinjor'."
 
3. Sankta, ho, Sinjor', Regant'
De l' ĉielaj regimentoj,
Ĉiam estas Vi venkant'!
Ter', ĉielo, maroj, ventoj,
Plenas do de Via glor',
Tial laŭdas nia kor'.
 
.................................
.................................
.................................
.................................
.................................
.................................
 
4. Je honor' de l' Patro ni
Ĉie, homo kaj infano,
Kun la tuta Eklezi'
Himnas pri la Dia amo.
Kaj je l' tron' de la Savant'
Sonas nia laŭda kant'.
 
5. Ho, Spirito, sankta Reĝ',
Kiu ĉiam nin instruas,
Kaj konsolas; ni kun preĝ'
Antaŭ Via glor' genuas.
Kun la Fil' kaj l' Patro Vi
Ja eterne estas Di'.
 
Translation of the German poem "Großer
Gott, wir loben dich" by Ignaz Franz into
Esperanto by Hendrik Arie de Hoog (*1910
- †2001).

Tiu ĉi kanto-traduko troviĝas en
http://www.oocities.org/cigneto/thctxt/g/grandadin1.html
kaj en la ekumena Esperanta kantlibro
"Adoru", n-ro 448. Pri la tradukinto vidu
la retejojn http://eo.wikipedia.org/wiki/Hendrik_Arie_de_Hoog
kaj http://www.hymnary.org/person/Hoog_HAd.