Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfred Retzlaff Ammorto Esperanto 2014-07-16 Arg-2180-1083 2014-07-17 17:32 Manfred only this remove
Manfred Hausmann * Liebestod German Arg-2179-1083 2014-07-17 17:47 Manfred only this add

Manfred Hausmann,
Ammorto

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Ho Plejaltulo, kiu vi la ondojn
ordonas sur la mar' de l' eterneco,
ekaŭdu mian plej sekretan peton!
 
Se iam dum la nokto mia brusto
korbatojn sentas kaj sopiron trinkas
de l' ĝeme sin donanta amatino,
nin ambaŭ levu, min kaj la ardantan,
sur bordon de fantoma ŝipo via.
Kaj lasu nin forŝvebi en malhelan
nenion, nin ambaŭ ĉirkaŭbrakumantajn,
mortemajn, senkonsciajn nin, malpezajn.
 
Translation of the German poem "Liebestod"
by Manfred Hausmann (*1898-09-10 -
†1986-08-06) into Esperanto by
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 2014-07-16.