export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
N. N. 99 | Kiam flirtas niaj flagoj | Esperanto | Arg-2160-1070 | 2014-06-29 09:56 Manfred | only this remove | |
Alfred Zschiesche | * Wenn die bunten Fahnen wehen | German | Arg-2159-1070 | 2014-06-29 10:05 Manfred | only this add |
Alfred Zschiesche, |
translated by N. N. 99 |
Kiam flirtas niaj flagoj |
ni veturas trans la mar', |
por tramigri fremdajn landojn, |
nun adiau amikar'! |
Brilas la suno, |
flugas nubaro |
sonas la kantoj |
super la mar'. |
Radiante, brilas suno, |
feliĉigas ĉiam nin, |
sed ni ankaŭ ne malĝojas |
se vualas nuboj ĝin. |
Blovas ventegoj, |
muĝas ondaro, |
kantas ni kantojn, |
gaje en ĥor'. |
Ni pasiaj mondvagantoj |
migras sub la stela mar'; |
niajn kantojn ni kantadas, |
ke vekiĝas dormantar'. |
Kiam la nova |
tag' komenciĝas, |
for ni jam estas |
en fremda land'. |
Lumen al la montaj pintoj |
logas kelka kruta voj'; |
Nur antaŭen! Ne hezitu! |
Ĉiam migru ni kun ĝoj'! |
Super nubaro |
celo nun brilas, |
vasta la rondo, |
neĝa montar'. |
Translation of the German poem "Wenn die bunten Fahnen wehen" by Alfred Zschiesche (*1909-02-22 - †1992-02-26) into Esperanto by N. N. 99. Tiu ĉi kanto-traduko troviĝas en http://kantaro.ikso.net/kiam_flirtas_niaj_flagoj. Vidu ankaŭ:http://www.de-eo.de/eo/deutsche_Volkslieder kaj http://kantaro.ikso.net/la_migrantoj. |