Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Theodor Storm * Weihnachtslied German Arg-215-107 | MR-044-2b 2003-12-26 06:22 Manfred only this add
Manfredo Ratislavo Kristnaska kanto Esperanto Arg-216-107 2003-12-25 22:06 Manfred only this remove

Theodor Storm,
Kristnaska kanto

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
De la ĉielo ĝis la tero
malsupren ridas milda stel’;
de l’ abiar’ odor-aero
blovadas spire tra l’ etero
kaj nokte regas brila hel’.
 
Plenigas min ĝojiga timo.
Ja estas nun la sankta hor’!
Sonoras en la malproksimo
preĝeja sonoril’. – Sen limo
feliĉa estas mia kor’.
 
Min ree tenas sorĉo pia.
Adore, mire staras mi,
aperas al animo mia
infana sonĝo idilia.
Miraklo estas tio ĉi.
 
Translation of the German poem "Weihnachtslied"
by Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).