Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Karl Vanselow * Niaj pensoj Esperanto Arg-2142-1057 2014-06-20 21:35 Manfred only this remove

Karl Vanselow,
Niaj pensoj

 
Niaj pensoj en ĉi tiu
Horo danke turnu sin
Al la senmortulo, kiu
Tiel pliriĉigis nin.
 
Alt-anima, alt-spirita,
De la ter' irinta for,
Sed neniam forgesita,
Ni vin tenas en la kor',
Sur la vojo al la celo
Estu vi por ni modelo.
 
Senpaliĝa via nomo
Lumu en radia bril',
Estu ĝi de hom' al homo
De la koroj kunigil'.
 
Helpu nia kuna far',
Ke la ebligilo de l' kompreno,
Via lingva dono sen kompar',
Servu por eterna beno
Kaj feliĉo de l' homar'.
 
Author of this Esperanto poem is Karl
Vanselow (*1877-03-20 - †1959-12-28).

Tiu ĉi originale verkita poemo troviĝas
en la poem-libreto "Nia Lingvo Esperanto",
eldonita mallonge post la jaro 1945 en la
tiama usona sektoro de Berlino, de Karl
Vanselow, dua serio, unua kajero. Pri Karl
Vanselow vidu la retejojn
http://de.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow
kaj http://de.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow,
ankaŭ: http://vanselow.wikispaces.com/.