Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Martin Rinckart * Nun danket alle Gott German 1636 Arg-2119-1044 2014-06-08 10:57 Manfred only this add
Clarence Bicknell Nun danku ni al Dio Esperanto Arg-2120-1044 2014-06-08 10:55 Manfred only this remove

Martin Rinckart,
Nun danku ni al Dio

 
translated by Clarence Bicknell
 
Nun danku ni al Dio
Per mano, voĉo, koro!
La tuta mondo ĝojas
Pro lia granda gloro.
De frua infaneco
Li nin beninta estas,
Kaj liaj amdonacoj
Kun ni ankoraŭ restas.
 
Li gvidu nin konstante
Sur tuta vivovojo,
Benante niajn korojn
Per paco kaj per ĝojo;
Li ŝirmu de danĝero,
Li donu korfavoron,
Kaj de malbono gardu
Nin nun kaj ĉiun horon.
 
Ho, estu niaj voĉoj
Kun danko nun levataj
Al Patro, Fil', Spirito,
Egale adorataj.
De homoj sur la tero,
Ĉielaj anĝelaroj,
Al Dio sonu laŭdo
Dum la eternaj jaroj.
 
 
Translation of the German poem "Nun danket
alle Gott" by Martin Rinckart (*1586-04-24
- †1649-12-08) into Esperanto by
Clarence Bicknell.

Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell.