Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Vasilij Devjatnin * Sciuro kaj papago Esperanto Arg-2118-1043 2014-06-05 09:36 Manfred only this remove

Vasilij Devjatnin,
Sciuro kaj papago

 
Sciuro malgranda kuradis en rado
Kaj homojn amuzis per sia kurado.
Kaj jen al papago ĝi diris fiere :
"Mi vin, mizerulo, bedaŭras sincere :
Kun kora doloro eterne mi vidas,
Ke tute senmove sur ringo vi sidas!
Rigardu : jen ĉiam mi kuras pli alte
Kaj tial je vivo kontentas senhalte . . ."
Papago rigardis sciuron kun moko
Kaj diris : "kurado rapida kaj lerta,
Sed bone kurante, sur unu nur loko
Vi restas, mizera besteto nesperta."
 
Author of this Esperanto poem is Vasilij
Devjatnin (*1862 - †1938).

Tiu poemo troviĝas en la Fundamento
Krestomatio, en
http://eo.wikisource.org/wiki/Fundamenta_Krestomatio/Sciuro_kaj_papago.