Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Devjatnin, Vasilij Anĝelo Esperanto Arg-2114-1039 2014-06-03 12:21 Manfred only this remove
Mirski, Boris La anĝelo Esperanto Arg-2113-1039 2014-06-03 11:55 Manfred only this remove
N. N. 97 The Angel English Arg-2111-1039 2014-06-03 11:29 Manfred only this add
N. N. 98 Der Engel [-] German Arg-2112-1039 2014-06-03 17:30 Manfred only this add
Лермонтов, Михаил * Ангел Russian Arg-2110-1039 2014-06-03 12:23 Manfred only this add

Михаил Лермонтов,
La anĝelo

 

Михаил Лермонтов,
Anĝelo

 
translated by Boris Mirski   translated by Vasilij Devjatnin
 
Kun kanto solena en nokta ĉiel'   En mezo de nokto, en blua ĉielo,
Sin portis mirinda anĝel';   Traflugis kaj kantis plej bela anĝelo.
Kaj luno, kaj steloj, kaj nuboj en rond'   Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado
Atentis la himnon de l' mond'.   Atentis kun ĝojo je l' sankta kantado.
 
Li kantis pri vivo sen zorga ĉagren'   Li kantis feliĉajn, neniam pekantajn
Sub branĉoj de pura Eden';   Spiritojn, kun Di' en ĉielo loĝantajn;
Kaj laŭd' al keruboj, al granda Sinjor'   Li kantis pri Patro ĉiela kaj tera—
Elflugis sincere el kor'.   Kaj lia laŭdado ne estis malvera.
 
En brakoj animon li portis al ter',   Animon tre junan en brakoj li tenis;
Al mond' de malĝojo, mizer';   En mondo malgaja naskiĝi ĝi venis.
Kaj restis la kanto en juna anim'   Kaj sono de l' kanto en juna animo
Sen vorto, sen unu esprim'.   Restadis sen vort', sed kun viva estimo.
 
Kaj plena je stranga, mirinda dezir'   Tre longe en mondo ĝi estis premata,
Ĝi vagis en mond' de sopir',   Je revo mirinda pri Di' plenigata!
Kaj tedis al ĝi post la kant' de l' eter'   Kaj ŝanĝi la kanton de l' sankta sincero
La veaj motivoj de l' ter'.   Ne povis por ĝi ĉiuj kantoj de l' tero.
 
Translation of the Russian poem "Ангел"
by Михаил Лермонтов
(*1814-10-15 - †1841-07-27) into
Esperanto by Boris Mirski.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/lermontov/angxelo.html
.
  Translation of the Russian poem "Ангел"
by Михаил Лермонтов
(*1814-10-15 - †1841-07-27) into
Esperanto by Vasilij Devjatnin (*1862 -
†1938).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vasilij_Devjatnin.