Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Devjatnin, Vasilij Anĝelo Esperanto Arg-2114-1039 2014-06-03 12:21 Manfred only this add
Mirski, Boris La anĝelo Esperanto Arg-2113-1039 2014-06-03 11:55 Manfred only this remove
N. N. 97 The Angel English Arg-2111-1039 2014-06-03 11:29 Manfred only this add
N. N. 98 Der Engel [-] German Arg-2112-1039 2014-06-03 17:30 Manfred only this add
Лермонтов, Михаил * Ангел Russian Arg-2110-1039 2014-06-03 12:23 Manfred only this add

Михаил Лермонтов,
La anĝelo

 
translated by Boris Mirski
 
Kun kanto solena en nokta ĉiel'
Sin portis mirinda anĝel';
Kaj luno, kaj steloj, kaj nuboj en rond'
Atentis la himnon de l' mond'.
 
Li kantis pri vivo sen zorga ĉagren'
Sub branĉoj de pura Eden';
Kaj laŭd' al keruboj, al granda Sinjor'
Elflugis sincere el kor'.
 
En brakoj animon li portis al ter',
Al mond' de malĝojo, mizer';
Kaj restis la kanto en juna anim'
Sen vorto, sen unu esprim'.
 
Kaj plena je stranga, mirinda dezir'
Ĝi vagis en mond' de sopir',
Kaj tedis al ĝi post la kant' de l' eter'
La veaj motivoj de l' ter'.
 
Translation of the Russian poem "Ангел"
by Михаил Лермонтов
(*1814-10-15 - †1841-07-27) into
Esperanto by Boris Mirski.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/lermontov/angxelo.html
.