Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Paul Bennemann Kara Svisujo Esperanto Arg-2085-1028 2014-06-25 17:54 Manfred only this remove
Jacques-Nicolas Goulé * La suissesse au bord du lac French Arg-2084-1028 2014-05-28 19:11 Manfred only this add

Jacques-Nicolas Goulé,
Kara Svisujo

 
translated by Paul Bennemann
 
Dolĉa odoro leviĝas el floroj,
milde la nokto klinas sin al la ter'.
Nun per plej brilaj lumoj kaj koloroj
Alpo-pintoj sin ornamas je l' versper'.
Kara Svisujo, mia hejmland'!
Ĉiam ankaŭ en malproksimo
vin gloras mia kant'.
 
Gaje promenu kun manoj interplektitaj;
dolĉe aŭdiĝu kelka frata vort'.
Kantoj eksonu! Ĉarme reĵetitaj
ili tuj revenos de la laga bord'.
Kara Svisujo, mia hejmland'!
Ĉiam ankaŭ en malproksimo
vin gloras mia kant'.
 
Hela la luno jam tie supreniras,
venas al ni arĝenta ĝia bril'.
Aŭdu - de l'montoj kornosonoj tiras
nin al hejmo, al ripozo en trankvil'.
Kara Svisujo, mia hejmland'!
Ĉiam ankaŭ en malproksimo.
 
Translation of the French poem "La suissesse
au bord du lac" by Jacques-Nicolas Goulé
into Esperanto by Paul Bennemann (*1885-03.13
- †1954).

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis
Paul Bennemann. La teksto troviĝas ankaŭ
en http://kantaro.ikso.net/kara_svisujo.