Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Deans, Agnes B. La Skaja boatkanto Esperanto Arg-2083-1027 2014-05-28 12:09 Manfred only this remove
Boulton, Sir Harold * The Skye Boat Song English Arg-2082-1027 2015-01-21 17:49 Manfred only this add

Sir Harold Boulton,
La Skaja boatkanto

 
translated by Agnes B. Deans
 
Iru, boat', kiel bird' en flugad'
El nia sabla kaj',
Portu la princon mem en irad'
Sur la ondar' al Skaj.
 
Bruas tondrad', blovas venteg',
Saltas la ondegar',
Haltas sen tim' pro la muĝeg'
Nia malamikar'.
 
Ĉe la boat' muĝas la mar',
Ocean' estas reĝa lit'.
Lia lulil' estos l' ondar'
Kaj Florin' gardos lin.1)
 
Granda homar, plena de fort'
En la batalmaten',
Antaŭ maten', jam en la mort'
Kuŝis sur Kuloden'.2)
 
Ne staras plu nia hejmar'
Kaj dispeliĝis ĝi.
Tamen al ni, sia anar',
Karlo revenos li.3)
 
Translation of the English poem "The Skye
Boat Song" by Sir Harold Boulton (*1859
- †1935-06-01) into Esperanto by
Agnes B. Deans.

Tiu ĉi kanto-traduko troveblas en
http://eo.wikisource.org/wiki/La_Skaja_Boatkanto.
Pri la origina kanto-versio vidu la retejon
http://www.educationscotland.gov.uk/scotlandssongs.
 
1) Florin' = Flora,\\la heroino Flora MacDonald.
2) = Culloden, la loko, kie la Jakobanoj
estis venkitaj en 1745.
3) Karlo = Princo Charles Edward Stuart