Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Arabella Katherine Hankey * Tell me the old, old story English Arg-2080-1026 2014-05-28 09:48 Manfred only this add
Agnes B. Deans Diru la historion pri Kristo nun al mi Esperanto Arg-2081-1026 2014-05-28 09:28 Manfred only this remove

Arabella Katherine Hankey,
Diru la historion pri Kristo nun al mi

 
translated by Agnes B. Deans
 
Diru la historion pri Kristo nun al mi;
Rakontu plene ĉion pri lia am' por ni.
Kvazaŭ al juninfano rakontu simple ĝin—
Anima la malsano jam ellacigis min.
Karan la historion, karan la historion,
Karan la historion rakontu nun al mi.
 
Klare kaj malrapide vi komprenigu min
Pri Dia elaĉeto por senpekigi nin,
Por ke la scio bena restadu en memor':
La roso frumatena tagmeze pasas for.
Karan la historion, karan la historion,
Karan la historion rakontu nun al mi.
 
Pri la Animsavinto solene diru vi;
Mi estas la pekinto por kiu mortis li.
Ĉiam pri li parolu kun amo kaj fervor',
Kaj tiel min konsolu, se premas min dolor'.
Karan la historion, karan la historion,
Karan la historion rakontu nun al mi.
 
Diru la saman veron, se iam timos vi,
Ke vantan mondprosperon tro kare gajnas mi.
Kiam, en la horo, Jordano frontos min,
Mi aŭdu en la gloro: "Jesuo savas vin".
Karan la historion, karan la historion,
Karan la historion rakontu nun.
 
Translation of the English poem "Tell me
the old, old story" by Arabella Katherine
Hankey (*1834 - †1911) into
Esperanto by Agnes B. Deans.