Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Wilhelm Gerhard Treu und herzinniglich German 1826 Arg-2079-1025 2014-05-27 15:42 Manfred only this add
Adela Schafer Sen la karul' Esperanto Arg-2078-1025 2014-05-28 13:34 Manfred only this remove
Caroline Keppel * Robin Adair English Arg-2077-1025 2014-05-27 15:55 Manfred only this add

Caroline Keppel,
Sen la karul'

 
translated by Adela Schafer
 
Ĉio tedegas min -
forestas li!
Ĉio malplaĉas nun
sen simpati'.
 
Ĝojo kaj feliĉec'
forflugis pro tedec';
ho, mi ploregas nun
sen la karul'.
 
Ĝaje moviĝis mi
en la dancad';
kun li koncervesper'
estis ĝuad'.
 
Sed post la ekforir'
regadis min dezir',
kaj sopiradis mi
al la karul'.
 
Min, kruelulo , nun
ne amas vi!
Kial forflugis jam
korsimpati'?
 
Lin eĉ en malesper'
nur amas mi sur ter',
kaj restas kun mizer'
sen la karul'.
 
Translation of the English poem "Robin
Adair" by Caroline Keppel (*1734 -
†1769) into Esperanto by Adela
Schafer.

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio, sur la paĝo 50 kaj 51. La
kantojn kolektis kaj eldonis Paul Bennemann.
Tie estas, verŝajne erare, indikite, ke
la origina angla-lingva teksto estas
verkita de la skota poeto Robert Burns.