Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Matthew Gregory Lewis * Banks of the Allan Water English Arg-2064-1020 2014-05-22 14:55 Manfred only this add
W. M. Page Ĉe la bordo de Alano Esperanto Arg-2065-1020 2014-05-22 15:06 Manfred only this remove

Matthew Gregory Lewis ,
Ĉe la bordo de Alano

 
translated by W. M. Page
 
Ĉe la bordo de Alano
estis en printempa hor'
la filin' de muelisto
bela, kiel flor'.
Amindumis ŝin soldato;
dolĉajn vortojn diris li -
Ĉe la bordo de Alano
gaja estis ŝi.
 
Ĉe la bordo de Alano,
post forpaso de l'somer',
la filin' de muelisto
staris sen esoer'.
Ĉar forestis la soldato,
malfidela estis li -
ĉe la bordo de Alano
ĉiam ploris ŝi.
 
Ĉe la bordo de Alano,
en malvarma vintra hor',
al filin' de muelisto
ekrompiĝis kor'.
For de zorgo kaj malvarmo
per la morto pasis ŝi;
al la bordo de Alano
ne plu venos ŝi.
 
Translation of the English poem "Banks of
the Allan Water" by Matthew Gregory Lewis
(*1775-07-09 - †1818-05-14) into
Esperanto by W. M. Page.

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio; sur la paĝoj 49 kaj 50. La
kantojn kolektis kaj eldonis Paul Bennemann.
La teksto troviĝas ankaŭ en la retejo
http://kantaro.ikso.net/cxe_la_bordo_de_alano.