Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Lord George Gordon Byron * My soul is dark English Arg-2060-1018 2014-05-20 20:08 Manfred only this add
Leopold Blumental Nokt' en la koro Esperanto Arg-2061-1018 2014-05-20 16:42 Manfred only this remove

Lord George Gordon Byron ,
Nokt' en la koro

 
translated by Leopold Blumental
 
Nokt' en la koro . . . la harpo kuŝas . . .
Vi tuj ekkantu, kantisto!
Se vi la kordojn de l' harpo tuŝas,
Vi miron faras, artisto.
 
Se kor' ankoraŭ havas esperon,
Per kanto ĝi revekiĝos;
Se la okulo kaŝis larmeron,
Denove ĝi eklarmiĝos.
 
Kant' via tondru mondan doloron!
La gajon mi ne komprenos . . .
Vi min plorigu, movu la koron,
Aŭ mia brust' ne eltenos.
 
Ĝi de suferoj longe manĝiĝis,
Silentan premis la ĉeno! . . .
La tempo venis . . . ĝi jam pleniĝis
Kiel vazet' de veneno.
 
Translation of the English poem "My soul
is dark" by Lord George Gordon Byron
(*1788-01-22 - †1824-04-18) into
Esperanto by Leopold Blumental (Leo Belmont,
*1865-03-08 - †1941-10-19).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejn
http://eo.wikipedia.org/wiki/Leo_Belmont.
La poemo-traduko troviĝas en
http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php
kaj en
http://eo.wikisource.org/wiki/Fundamenta_Krestomatio/Nokt'_en_la_koro.