export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Richard Wagner | * O du mein holder Abendstern | German | Arg-2053-1014 | 2014-05-19 22:55 Manfred | only this add | |
Antoni Grabowski | Funebre kovras la krepusko valon | Esperanto | Arg-2054-1014 | 2014-05-19 22:51 Manfred | only this remove |
Richard Wagner, |
translated by Antoni Grabowski |
Ario el la opero "Tannhäuser" |
Funebre kovras la krepusko valon, |
etendas nokto nigran la vualon. |
Deziras supren flugi la anim', |
sed tenas ĝin de nokt-teruroj tim'. |
Jen vi aperas , stelo la plej kara! |
De malproksimo fluas lumo klara, |
disigas ombron ĉarma la radi', |
amike montras la vojon al mi. |
Ravite, ho vespera stel', |
mi vin salutas sur ĉiel'; |
kaj de fidela mia kor' |
ŝin vi salutu en tiu hor', |
kiam ŝi flugos de la tero |
al anĝelar' en supra sfero. |
Translation of the German poem "O du mein holder Abendstern" by Richard Wagner into Esperanto by Antoni Grabowski (*1857-06-11 - †1921-07-04). Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred Retzlaff, trovis en la libro "Internacia Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo Ferdinand Hirt u. Sohn en Lepsiko (Leipzig), Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis Paul Bennemann. Pri la tradukinto vidu la retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_Grabowski. |