Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
N. N. 88 * Tam na górze jawor stoi, Polish Arg-2047-1011 2014-05-17 11:43 Manfred only this add
Antoni Grabowski Sur monteto tie staras Esperanto Arg-2048-1011 2014-05-18 13:13 Manfred only this remove

N. N. 88,
Sur monteto tie staras

 
translated by Antoni Grabowski
 
La kozako
 
Sur monteto tie staras
Verda la acero;
Mortas juna la kozako
Sur la fremda tero:
 
"Mortas mi, en fremda lando
Venas mia fino,
Do alvoku la patrinon,
Mia amatino!"
 
Kaj alvenis la patrino,
Venis patrineto,
Turnis palan la vizaĝon
Kontraŭ la fileto:
 
"Ho fileto, mia kara,
Devis vi perei,
Ĉar ne volis vi konsilojn
De l' patrin' obei."
 
"Mi vin petas, patrineto,
Bele enterigu:
Oni batu sonorilojn,
Kaj orgen-ludigu;
 
Sed ne gvidu min al tombo
Pastroj, nek diakoj,
Nur en teron ukrainaj
Metu min kozakoj."
 
Translation of the Polish poem "Tam na
górze jawor stoi," by N. N. 88 into
Esperanto by Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis
Paul Bennemann, sur paĝo 46. La teksto
troviĝas ankaŭ en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/parnaso/la_kozako.html
.