Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Paco sur la Tero Esperanto 2003-12-12 Arg-206-101 | MR-411-1 2005-08-01 13:06 Manfred only this remove
Conrad Ferdinand Meyer * Friede auf Erden German Arg-205-101 2005-08-01 13:01 Manfred only this add
Willy Nüesch Paco sur tero Esperanto Arg-274-101 2013-08-28 18:38 Manfred only this add

Conrad Ferdinand Meyer,
Paco sur la Tero

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Kiam la paŝtistoj sian
Gregon lasis kaj la Dian
Vorton portis tie iam
Tra la pordo de kaban'
Al patrino kaj infan',
Kantis plu la anĝelar'
Kun promes' al la homar':
"Paco sur la Ter' por ĉiam!"
 
Kantis tiel l' anĝelar',
Spertis tamen la homar'
Kiom da sufer' de tiam
Pro milito kaj malam'
En la Sankta Nokto jam!
Kantis ili petegante
Kaj mallaŭte akuzante:
"Paco sur la Ter' por ĉiam!"
 
Estas tamen daŭra kredo,
Ke la malfortul' ne predo
De perforto estu ĉiam.
Batos iam ties horo,
Eĉ en murdo kaj teroro
Da justec' enestas io.
Estos hom-generacio,
Kiu pacon serĉos iam.
 
Malrapide ĝi formiĝos,
Ĝia tasko plenumiĝos.
Forĝos ĝi armilojn iam,
Kiuj estos sen danĝer',
Kiuj portos al la Ter'
Pacon, kiu ne plu ĉesas,
Kiel l' anĝelar' promesas:
Paco sur la Ter' por ĉiam!
 
Translation of the German poem "Friede
auf Erden" by Conrad Ferdinand Meyer
(Konrado Ferdinando Majero, *1825-10-11
- †1898-11-28) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 2003-12-12.

Conrad Ferdinand Meyer estis svisa poeto,
verkisto kaj tradukisto, kiu naskiĝis en
la svisa urbo Zuriko (Zürich), verkis
precipe en la germana lingvo lirikaĵojn
kaj romanojn, sed ankaŭ romanojn en la
franca lingvo. Pliaj detaloj pri lia vivo
troveblas en la interreto interalie en
http://www.xlibris.de/Autoren/Meyer
Meyer-Biographie/Meyer-Biographie-03.htm
.