der=pub_date">aldonu
Rainer Maria Rilke, |
tradukita de Manfred Retzlaff |
Folioj kvazaŭ el la malproksim' |
- ĉu velkas enĉiele jen ĝardenoj? - |
faladas kun gestad' neanta; |
la peza Tero estas subiĝanta |
en la solecon el stelar-senlim'. |
Ne estas en la mondo viv' sen fin'. |
Ja falas ĉiu mano. Tamen sciu, |
ke regas super ĉio Iu, kiu |
en Sia man' mildege tenas nin. |
Traduko de la Germana poemo "Herbst" de Rainer Maria Rilke (Rajnero Mario Rilko, *1875-12-04 - †1926-12-29) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1996-09-26. |