export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die schlesischen Weber | German | 1846 | Arg-479-240 | 2004-06-02 11:33 Manfred | only this add |
Emil Pfeffer | La ruĝaj teksistoj | Esperanto | 1929 | Arg-481-240 | 2004-05-24 22:44 Manfred | only this remove |
Manfredo Ratislavo | La Sileziaj teksistoj | Esperanto | 2004-05-31 | Arg-489-240 | MR-347-2-1 | 2004-06-02 11:46 Manfred | only this remove |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | |
translated by Manfredo Ratislavo | translated by Emil Pfeffer | |
Ĉe siaj teksiloj la dentojn grincante | En senlarma okul' kaŝante la sentojn, | |
Sidadas teksistoj jen, ne plorante: | Ili sidas kaj teksas kaj grincas la dentojn: | |
Ni teksas trioblan malbenon por vi | Malnova mond'! Ni teksas en pen' | |
En vian morttukon, Malnov-Germani’. | Morttukon al vi kun triobla malben' - | |
Ni teksas, ni teksas! | Ni teksas, ni teksas! | |
Malbenon al Dio, al kiu pro nia | Malben' al diaĵo, al kiu kun preĝo | |
Mizero ni preĝis en kredo pia; | Turniĝis en frosto, malsato kaj neĝo | |
Ja vane esperis, atendis ni, | Ni kaj atendadis en vana esper' ... | |
Nin mistifikis kaj trompis Li. | Ĝi mokis kaj ridis je nia mizer' - | |
Ni teksas, ni teksas. | Ni teksas, ni teksas! | |
Malbenon al tiu ĉi reĝ’ de l’ riĉuloj, | Malben' al la reĝo, la reĝo de riĉaj, | |
Kiu ne kompatis je ni mizeruloj, | Senkora vampiro por ni malfeliĉaj, | |
Ĉantaĝas la lastajn groŝojn el ni, | Senigis li nin de la lasta mon', | |
Kiel hundojn nin pafmortigigas li. | Nun oni nin pafas laŭ lia ordon' - | |
Ni teksas, ni teksas. | Ni teksas, ni teksas! | |
Malbenon al tiu ĉi falsa patrio, | Malben' al falsa la patrolando, | |
Kie nur prosperas la koterio, | Kie regas tiaj vampiroj en bando, | |
Kie estas rompata ĉiu juna flor’,1) | Elsuĉas vivsukojn el ĉiu jun-flor', | |
Kie regas de l’ putro la odor’ - | Protekt' nur por vermoj, putraĵ', malhonor' - | |
Ni teksas, ni teksas! | Ni teksas, ni teksas! | |
Navedo flugas kaj krakas teksil’, | Kaj krakas teksilo kaj flugas ŝipet', | |
Ni teksas senlace dum nokta trankvil’ – | Ni teksas sen ĉes', kun la mort' pro l' vet' ... | |
Morttukon ni teksas, Germanujo, por vi,2) | Malnova mond'! Ni teksas en pen' | |
Enteksas trioblan malbenon ni, | Morttukon al vi kun triobla malben' - | |
Ni teksas, ni teksas. | Ni teksas, ni teksas! | |
Translation of the German poem "Die schlesischen Weber" by Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) into Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) on 2004-05-31. Esperantigo laŭ la dua germanalingva teksto, kiu estis – kun la rimarkigo “de la poeto reviziita” - eldonita en 1846 de H. Püttmann en la volumo “Album. Originalpoesien” (= “Albumo. Originaj poeziaĵoj”). [Laŭ interreta informo de l’ 27.05.2004 de la Instituto Heinrich Heine, Düsseldorf, s-ino Marianne Tilch.] | Translation of the German poem "Die schlesischen Weber" by Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) into Esperanto by Emil Pfeffer (*1891-12-16 - †1965-11-20) on 1929. La traduko de Emil Pfeffer aperis en la sveda revuo "Svenska Arbetar-Esperantisten" (= "La sveda laborista Esperantisto", en la septembra-oktobra numero de 1929, sur paĝo 83. Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiujn informojn kaj la tradukon de Emil Pfeffer en la libro "Verkoj de Heinrich Heine" de Adolf Holzhaus, eldonita en 1973 de la "Esperanto-Ligo en Israelo". | |
1) Kie frue rompatas ĉiu flor’, | ||
2) Morttukon, ni teksas por vi, Germani’,\\Trioblan malbenon enteksas ni. |