Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Theodor Storm * Oktoberlied German Arg-349-174 2004-02-22 17:51 Manfred only this remove
Manfredo Ratislavo Oktobra kanto Esperanto Arg-351-174 2004-02-22 17:52 Manfred only this remove
Richard Schulz Oktobra lido Esperanto Arg-352-174 2013-02-26 15:14 Manfred only this remove

Theodor Storm,
Oktoberlied

 

Theodor Storm,
Oktobra kanto

 

Theodor Storm,
Oktobra lido

 
    translated by Manfredo Ratislavo   translated by Richard Schulz
 
Der Nebel steigt, es fällt das Laub;   Nebulas, falas foliar’;   Folioj falas en nebul'.
Schenk ein den Wein, den holden!   La glason vi plenigu!   Ni vinon nun gustumu!
Wir wollen uns den grauen Tag   La grizan tagon ni al ni   La grizan tagon kune ni
Vergolden, ja vergolden!   Per vino pliheligu!   Orumu, ja orumu!
 
Und geht es draußen noch so toll,   Se furiozas ĉio ĉi   Kaj turbulentas la veter'
Unchristlich oder christlich,   Ekstere en la mondo,   Kristane aŭ pagane,
Ist doch die Welt, die schöne Welt,   Ne estas detruebla ja,   La Tero estas ja la Ter':
So gänzlich unverwüstlich!   La bela tera rondo!   La vento bruas vane.
 
Und wimmert auch einmal das Herz, -   Se tremas ankaŭ via kor’,   Kaj plendas iam ajn la kor', -
Stoß an und laß es klingen!   La glasojn vi tintigu!   Tintigu ni la glasojn!
Wir wissen’s doch, ein rechtes Herz   La ŝtormo ekster nia dom’   Ni scias ja, bravega kor'
Ist gar nicht umzubringen.   Min ne malkuraĝigu!   Ne timas embarasojn.
 
Der Nebel steigt, es fällt das Laub;   Nebulas, falas foliar’;   Folioj falas en nebul'.
Schenk ein den Wein, den holden!   La glason vi plenigu!   Ni vinon nun gustumu!
Wir wollen uns den grauen Tag   La grizan tagon ni al ni   La grizan tagon kune ni
Vergolden, ja vergolden!   Per vino pliheligu!   Orumu, ja orumu!
 
Wohl ist es Herbst; doch warte nur,   Aŭtuno regas ĉie, sed   Aŭtunas, sed atendu nur,
Doch warte nur ein Weilchen!   Atendu nur tempeton!1)   Atendu iomete!
Der Frühling kommt, der Himmel lacht,   La suno ridos, la printemp’   Printemp', violoj kaj ĉiel'
Es steht die Welt in Veilchen.   Kreskigos ja floreton.   Ridados ĉiuj vete.
 
Die blauen Tage brechen an,   La bluaj tagoj ekas nun,   Ebriaj tagoj ekas nun.
Und ehe sie verfließen,   Ni volas ilin ĝui;   Ne volas ni enui.
Wir wollen sie, mein wackrer Freund,   La tempo fluas, vane ni   Ni volas ilin, kara ul',
Genießen, ja genießen!   Ne lasu ĝin forflui!   Elĝui, ja elĝui.
 
Author of this German poem is Theodor
Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14 -
†1888-07-04).

 
  Translation of the German poem "Oktoberlied"
by Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

 
  Translation of the German poem "Oktoberlied"
by Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) into Esperanto by
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

La traduko estas - kun permeso de la
eldoninto, sinjoro Hermann Behrmann,
prenita el la libro "La muzino" de Rikardp
Ŝulco (Richard Schulz), eldonita de la
Esperanto-Centro Paderborn', Germanujo,
en 1992. Ĝi troviĝas ankaŭ en la numero
6/1984 de la GEA-organo "Esperanto aktuell".
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
 
    1) aŭ eble:\\Atendu nur momenton!\\La suno
ridos, la printemp’\\Kalmigos ja la
venton.