export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | only this add | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | only this add | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | only this remove |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | only this remove | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | only this remove | |
Matthias Claudius | * Abendlied | German | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | only this remove |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
translated by Otto Bonte | translated by Manfred Retzlaff | translated by Guido Holz | ||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | |||
Steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | Steletoj oraj belas | Die goldnen Sternlein prangen | |||
Ravante homojn nin; | Subiĝis jam la sun’. | En la ĉiela klar'; | Am Himmel hell und klar; | |||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Der Wald steht schwarz und schweiget, | |||
Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | Und aus den Wiesen steiget | |||
Nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | Mirige sin nebula mar'. | Der weisse Nebel wunderbar. | |||
2. Ho, mondo la kvieta, | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Silenta estas mondo | Wie ist die Welt so stille | |||
Kaj kiel ŝajnas eta | Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj en krepuska rondo | Und in der Dämmrung Hülle | |||
Krepuska en kovril'; | Trankvila estas ĝi. | Hejmecas kun favor'! | So traulich und so hold! | |||
Por ke vi en ĉambreto | Dormante ĉiun penon, | Similas kalman ĉelon, | Als eine stille Kammer, | |||
Samkiel infaneto | Aflikton kaj ĉagrenon | En kiu vi kverelon | Wo ihr des Tages Jammer | |||
Senzorge dormu en lulil'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | De l'tago dorme pelu for. | Verschlafen und vergessen sollt. | |||
3. Rigardu nun la lunon, | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | |||
Vi vidas nur duonon, | Tre eta fora stelo, | Aspekto nur duonas, | Er ist nur halb zu sehen | |||
Sed tamen ronda ĝi. | Sed tamen egas ĝi! | Sed rondas ĝi en bel'. | Und ist doch rund und schön! | |||
Ni ofte ion ridas, | Ja estas ofte aĵo | Do ankaŭ estas multo, | So sind wohl manche Sachen, | |||
Ĉar ni ne klare vidas, | Por ni nur ridindaĵo; | Loganta al insulto, | Die wir getrost belachen, | |||
Ke ĉie regas harmoni'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Okulojn ĝenas la malhel'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | |||
4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Ni homoj tiel vantaj | 3. Wir stolze Menschenkinder | |||
........................ | Mizeraj ni pekuloj, | Ja estas nur pekantaj, | Sind eitel arme Sünder | |||
........................ | Malmulton scias ni! | Malvasta nia sci'; | Und wissen gar nicht viel; | |||
........................ | Ni faras multajn aĵojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | Wir spinnen Luftgespinste | |||
........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | Ni multe artifikas | Und suchen viele Künste | |||
........................ | Sed vana estas tio ĉi. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | Und kommen weiter von dem Ziel. | |||
5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | 5. Vidigu, Dio, savon, | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | |||
........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | Pasem' ne veku ravon, | Auf nichts Vergänglichs trauen, | |||
........................ | je vanta iluzi’! | Ne ĝoju ni pro glor'! | Nicht Eitelkeit uns freun! | |||
........................ | Ni malfieraj iĝu, | Fariĝu malafektaj | Laß uns einfältig werden | |||
........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | Ni kaj al vi respektaj, | Und vor dir hier auf Erden | |||
........................ | Infan-egalaj estu ni! | Infane gaju nia kor'! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | |||
6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 5. Wollst endlich sonder Grämen | |||
........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | El mondo nin forpreni | Aus dieser Welt uns nehmen | |||
........................ | Ni ne pro tio ĉi! | Al fin' per milda mort'! | Durch einen sanften Tod! | |||
........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | Kaj post forpren' fidele | Und, wenn du uns genommen, | |||
........................ | Ho faru, ke ni venos | Hejmigu nin ĉiele, | Laß uns in Himmel kommen, | |||
........................ | En vian regnon, kara Di’! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | Du unser Herr und unser Gott! | |||
7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | |||
De bona Di' ŝirmataj | Trankvile endormiĝu! | Vi en la nom' de Dio, | In Gottes Namen nieder; | |||
Kun tuta la homar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Jam fridas nokta vent'. | Kalt ist der Abendhauch. | |||
Kar-Dio ne nin punu, | Vin gardos nia Dio. | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | |||
Trankvilan dormon donu | Li regas super ĉio. | Per dolĉa dorm' nin benu, | Und laß uns ruhig schlafen! | |||
Kaj al malsana la najbar'! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Najbaron ankaŭ en turment'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | |||
Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Author of this German poem is Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |