Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Theodor Etzel. Der Rabe und der Fuchs Deutsch Arg-1965-975 2014-03-13 21:06 Manfred nur diese hinzufügen
Pejno Simono La korvo kaj la vulpo Esperanto Arg-1964-975 2014-03-13 13:17 Manfred nur diese entfernen
Jean de La Fontaine * Le Corbeau et Le Renard Französisch Arg-1963-975 2014-03-13 13:10 Manfred nur diese hinzufügen

Jean de La Fontaine,
La korvo kaj la vulpo

 
übersetzt von Pejno Simono
 
Fraŭlo Korvo, jen arbopinte,
Tenis enbeke fromaĝon.
Fraŭlo Vulpo, tiun spurinte,
Voĉis allogan omaĝon.
"He, saluton, sinjoro Korvul'.
Vi bela! Vi rava! Vi ĝu' por l' okul'!
Sincere, se via fanfaro
Egalus al via plumaro,
Vi estus fenikso de l' boska popol'."
La Korvo ĝojegis ĉe tiu parol'.
Li por najtingali
La bekon malŝlosis, igante la predon elfali.
La Vulpo ĝin kaptis kaj diris "Bona moŝto,
Ke flatado je l' kosto
De l' aŭdintoj bonvivas, lernu vi nu.
Valoras fromaĝon do tiu instru'."
La Korvo, konfuza kaj honta,
Malfrue nun ĵuris pri klero estonta.
 
Übersetzung des französischen Gedichtes
"Le Corbeau et Le Renard" von Jean de La
Fontaine (*1621-07.08 - †1695-04.12)
ins Esperanto durch Pejno Simono (Simon
Edward Adrian Payne, *1941-12-23).

Pri la tradukinto vidu la retejojn
http://fr.wikipedia.org/wiki/Simon_Edward_Adrian_Payne
respektive http://eo.wikipedia.org/wiki/Pejno_Simono.