Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Ludmila Novikova Testamento Esperanto Arg-1913-949 2014-01-03 13:25 Manfred nur diese entfernen
Iwan Franko Das Vermächtnis Deutsch Arg-1912-949 2013-12-14 13:49 Manfred nur diese hinzufügen
Тарас Григорьевич Шевченко * Завещание Russisch Arg-1911-949 2014-01-03 13:28 Manfred nur diese hinzufügen

Тарас Григорьевич Шевченко ,
Testamento

 
übersetzt von Ludmila Novikova
 
Kiam mortos mi, amikoj,
Mian tombon faru
En la stepo larĝe vasta
De Ukrajno kara:
Por ke vidu mi la valojn,
Dnepron kaj montetojn,
Por ke aŭdu, kiel muĝas
La river' impeta.
Kiam sangon malamikan
For de l' ter' Patruja
Portos ĝi al blua maro,
Mi ekstaros tuje.
Lasos ĉion kaj mem Dion
Mi atingos pie,
prenos verve ... Sed sen tio
Mi ne scias Dion!
Tombon faru kaj ekstaru,
Ŝiru ĉenon feran,
Kaj aspergu per tirana
Sango la liberon!
Kaj en nova familio,
Granda, bela, forta,
Ne forgesu remmemori
Min per bona vorto!
 
Übersetzung des russischen Gedichtes
"Завещание " von Тарас
Григорьевич Шевченко
(*1814-02-25 - †1861-02-26) ins
Esperanto durch Ludmila Novikova.

Tiun ĉi esperantigon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la revuo "Moskvaj Novaĵoj",
prov-numero en Esperanto de Aprilo 1989.
Pri la tradukinto vidu la retejon "". La
poemo troviĝas en la reto en
http://ru.wikipedia.org/wiki/Зав
щание_(стихотворение)
.