Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) Ĉe puto antaŭ l'urbo Esperanto Arg-164-83 2003-11-09 21:14 Manfred nur diese entfernen
Joachim Gießner Ĉe put' antaŭ pordego Esperanto 2001-11 Arg-165-83 2003-12-28 22:58 Manfred nur diese hinzufügen
Ludwig Emil Meier La tilio Esperanto 1907 Arg-166-83 2014-05-31 14:26 Manfred nur diese hinzufügen
Wilhelm Müller * Der Lindenbaum Deutsch 1822 Arg-163-83 2003-12-28 22:57 Manfred nur diese hinzufügen

Wilhelm Müller,
Ĉe puto antaŭ l'urbo

 
übersetzt von Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj)
 
Ĉe puto antaŭ l' urbo
jen staras la tili',
en kies ombro dolĉe
revadis ofte mi.
Mi tranĉis en la ŝelon
amsignojn pro memor';
sopir' min tien logis
en ĝojo kaj dolor'.
 
En lasta nokto pasis
mi preter la tili',
sed malgraŭ la malhelo
okulojn fermis mi.
Jen ĝiaj branĉoj muĝis
kaj ŝajnis logi min:
"Restadu, ho migrulo,
ni trankviligos vin!"
 
La vento kontraŭblovis,
ĉapelon ŝiris for.
Sed pelis min antaŭen
turmentoj de la kor'.
Se plue mi vagadus
eĉ ĝis la monda fin',
la branĉoj ĉiam logus:
"Ni trankviligos vin!"
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Der
Lindenbaum" von Wilhelm Müller (*1794-10-07
- †1827-10-01) ins Esperanto durch
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana
Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de
WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68.
Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier
k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi
ne estas la origina tradukversio de L. E.
MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de
aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem.